Jarque de Moncayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jarque)
Jarque de Moncayo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50258
Demografio
Loĝantaro 399  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 1° 41′ U (mapo)41.556111111111-1.6783333333333Koordinatoj: 41° 33′ N, 1° 41′ U (mapo) [+]
Alto 631 m [+]
Areo 42,998255 km² ( 429 9.8 255 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jarque de Moncayo (Provinco Zaragozo)
Jarque de Moncayo (Provinco Zaragozo)
DEC
Jarque de Moncayo
Jarque de Moncayo
Situo de Jarque de Moncayo
Jarque de Moncayo (Hispanio)
Jarque de Moncayo (Hispanio)
DEC
Jarque de Moncayo
Jarque de Moncayo
Situo de Jarque de Moncayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jarque de Moncayo [+]
vdr

Jarque de Moncayo [ĤARke demonKAĝo] (ĝis 2018 nur Jarque) estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Aranda kies ĉefurbo estas Illueca, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kastelo.

Jarque de Moncayo estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Aranda, kie ĝi estas sude de Oseja, oriente de Aranda de Moncayo, kaj okcidente de Gotor.

La loĝloko Jarque de Moncayo mem estas je 93 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 631 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Aranda ĉe la montaro Virgen. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1503 laŭ kiu ĝi estas inter Aranda de Moncayo nordokcidente kaj Gotor sudoriente, kiu estas pli proksima.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. En 1147 la loko estis menciita literumita latine Siarchum. La loĝantaro estis ĉefe de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj. Krome estis ankaŭ juda komunumo. En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj. En 1285, Jarque dependis de Guillén de Alcalá, kiu defendis la landlimon ĉe Tarazona pro ordono de Petro la 3-a. La kastelo probable estis starigita meze de la 14-a jarcento kaj ties konstruado estis atribuita al Lope Fernández de Luna, ĉar fine de la 13-a jarcento Jarque estis unu de la ŝtatoj aligitaj al la familio Ferrench de Luna. En 1382 ĝi ekdependis de la familio Urrea — dokumentita ekde la 12-a jarcento — kaj poste de la grafoj de Aranda.​

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Jarque de Moncayo kie oni plialtiĝis el 1 487 loĝantoj en 1910 ĝis ĉirkaŭ la 3 000 loĝantoj ĝis la 21-a jarcento kiam oni iomete malaltiĝis ĝis nunaj 413 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj), ŝuindustrio kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado); tekstila industrio konvertiĝis en ŝu-industrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la preĝejo, la kastelo, la ermitejo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]