Jaulín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaulín
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50141
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 291  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 1° 0′ U (mapo)41.4520699-0.9925135Koordinatoj: 41° 27′ N, 1° 0′ U (mapo) [+]
Alto 508 m [+]
Areo 46,051154 km² ( 460 5.1 154 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jaulín (Provinco Zaragozo)
Jaulín (Provinco Zaragozo)
DEC
Jaulín
Jaulín
Situo de Jaulín
Jaulín (Hispanio)
Jaulín (Hispanio)
DEC
Jaulín
Jaulín
Situo de Jaulín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jaulín [+]
vdr

Jaulín [ĥaŭLIN] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Jaulín estas municipa teritorio en la sudokcidenta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion sude de María de Huerva kaj Botorrita, kaj sudoriente de la rivero Huerva.

La loĝloko Jaulín mem estas je 29 km sude de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 508 msm. La loĝloko estas tute inter Botorrita norde kaj Fuendetodos sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultis en ekonomia kaj demografia krizo.

En la Hispana Enlanda Milito la frankisma armeo muntis la fortikaĵon Vertico Parapetos kontraŭ la Vertico de Sierra Gorda de la respublika armeo por defendi la ĉefurbon Zaragozo el avancoj de respublikanoj.

Jaulín demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, parte pro la epidemio de filoksero en Francio. Poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj en Jaulín oni malaltiĝis el 1 382 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj nur 278 loĝantoj (2022).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]