Jaume Bartumeu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaume Bartumeu
Persona informo
Jaume Bartumeu Cassany
Naskiĝo 10-an de novembro 1954 (1954-11-10) (69-jaraĝa)
en Andoro Malnova
Ŝtataneco Andoro vd
Alma mater Universitato de BarcelonoUniversité Toulouse-I-Capitole vd
Partio Partio Socialdemokratia de Andoro • Social Democracy and Progress • New Democracy vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jaume Bartumeu Cassany (naskita la 10-an de novembro 1954 en Andoro-la-Vila ) estas andora advokato kaj politikisto por la Partit Socialdemòcrata. Li estis la Ĉefministro de Andoro de 2009 ĝis 2011 [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bartumeu studis juron ĉe la Université Toulouse-I-Capitole kaj la Universitato de Barcelono.

Li estis Financministro en la jaroj 1990 ĝis 1992. En 1992, Bartumeu estis elektita al la Consell General, la reprezenta asembleo de Andoro. Li estis membro de la komitato kiu redaktis la novan konstitucion, estis prezidanto de la financa komisiono kaj la eksterafera komisiono. En 2005, li fondis la Socialdemokratian Partion de Andoro kaj iĝis la unua ĝenerala sekretario de la partio.

En la baloto de aprilo 2009, la socialdemokratoj gajnis plimulton en la baloto kaj formis registaron kun Bartumeu kiel ĉefministro [2][3]. Li eksiĝis en 2011 kiam la registaro ne sukcesis aprobi la ŝtatbuĝeton.

Kromaj roloj:[redakti | redakti fonton]

  • 1990 - 1992 : Ministro pri Financo, Komerco kaj Industrio.
  • Fondinto de la Komitato pri Kulturo kaj Homaj Rajtoj de la Andorra Bar Association en 1983 .
  • Membro de la Plenuma Komitato de la Internacia Asocio de Junaj Advokatoj (A.I.J.A.) de 1987 ĝis 1990 .
  • Vicprezidanto de la Subkomitato pri Homaj Rajtoj de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo en 2004 [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]