Jean Lisette Aroeste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Lisette Aroeste
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1932 (1932-10-02) (91-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo bibliotekistoscenaristo
vdr

Jean Lisette Aroeste (naskita la 2-an de oktobro 1932 en Virginio) estas iama bibliotekisto kaj fano de Star Trek, kiu fariĝis unu el kvar verkistoj sen antaŭaj televidaj enlistigoj (krom David Gerrold, Judy Burns kaj Joyce Muskat) kiu scenarigis epizodojn de la origina televidserio.

Aroeste laboris ĉe Harvard University Library kiel bibliotekisto, poste ĉe UCLA kaj fine ĉe Princeton University Library.

Ŝi sendis scenaron de "Is There in Truth No Beauty?", kiu estis legita de Robert H. Justman, kiu rekomendis ĝin al Gene Roddenberry. Post ŝi verkis scenaron de epizodo All Our Yesterdays.