Jeffrey A. Larsen
Aspekto
| Jeffrey A. Larsen | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Nomo | Jeffrey A. Larsen |
| Dato de naskiĝo | 1967 |
| Aĝo | 59 |
| Okupoj kaj profesioj | |
| Okupo | astronomo |
| Geografio | |
| Ŝtato | Usono |
| Portalo pri Homoj | |
Jeffrey A. Larsen (naskiĝis en 1967) estas usona astronomo, adjunkta profesoro pri fiziko ĉe la Usona Mararmea Akademio,[1] engaĝita en la astronomia projekto Spacewatch, per kies datumoj li remalkovris la perditan asteroidon 719 Albert.[2]
Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro aŭ kunmalkovro de la transneptunaj objektoj (33340) 1998 VG44 (kun Nichole M. Danzl kaj Arianna Gleason) kaj 174567 Varda,[3] kaj de la periodaj kometoj 200P/Larsen, 264P/Larsen kaj 280P/Larsen.
La asteroido 7657 Jefflarsen[4] estis nomita en lia honoro.
| Asteroidoj malkovritaj : 2 | ||
|---|---|---|
| (33340) 1998 VG44 | 14-a de novembro 1998 | kun N. Danzl kaj A. Gleason |
| 174567 Varda | 21-a de oktobro 2003 | |
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle IAU slipo de Jeffrey A. Larsen[rompita ligilo]

