Jelly Koopmans-Schotanus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jelly Schotanus)
Jelly Koopmans-Schotanus
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1919 (1919-12-16)
en Nijehaske
Morto 17-an de novembro 1998 (1998-11-17) (78-jaraĝa)
en Arnhem
Lingvoj nederlandaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Wim Koopmans
Infanoj Benata Koopmans • Donita Koopmans • Feliĉa Koopmans • Espero Koopmans
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jeltje Trijntje (Jelly) KOOPMANS-SCHOTANUS (naskiĝis la 16-an de decembro 1919 en Nijehaske, mortis la 17-an de novembro 1998 en Arnhem) estis laika predikantino de la nederlanda reformita eklezio kaj aktivulino de KELI. Ŝi ofte predikis en esperantlingvaj diservoj, kunorganizis kristanajn Esperanto-aranĝojn kaj verkis plurajn broŝurojn pri kristanaj temoj.

Ŝia libreto Preĝo por ĉiu tago aperis ankaŭ en germana traduko en eldonkvanto de kelkdek mil ekzempleroj.

La 12-an de aprilo 1950 en Hilversum ŝi edziniĝis al Wim Koopmans. Iliaj kvar infanoj Benata (1951), Donita (1954), Feliĉa (1956) kaj Espero (1957-2010) iĝis denaskaj esperantistoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝo por ĉiu tago (1-a eldono 1969, 3-a eldono 1979, 4-a eldono 2007)
  • Bete mit mir (germanlingva eldono de Preĝo por ĉiu tago, tradukita de Dietrich Böning), 1980

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]