Jenő Ranschburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Ranschburg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1935 (1935-12-19)
en Budapeŝto
Morto 10-an de marto 2011 (2011-03-10) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • ELTE Bárczi Gusztáv Special Education Faculty
Okupo
Okupo psikiatro • psikologo
vdr

Jenő Ranschburg [ranŝburg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ranschburg Jenő estis hungara psikologo, profesoro.

Jenő Ranschburg [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1935 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de marto 2011 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Ranschburg frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en pedagogia altlernejo en 1961. Post siaj studoj li instruis en speciala lernejo kaj li akiris psikologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1964. Post la dua diplomo li laboris en psikologia instituto, poste inter 1965 kaj 1977 li instruis en la menciita universitato. En 1972 li kandidatiĝis, en 1977 li estis nomumita institutestro. Inter 1977–1997 li instruis en Altlernejo de Szolnok. Post la emeritiĝo li instruis en Altlernejo Károly Róbert. Dum sia vivo li ofte aperis en la Hungara Televizio. Li ricevis premiojn inter 1984-2010.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Jenő Ranschburg en 2010
  • Családi kör (1977)
  • Szeretet, erkölcs, autonómia (1993, 1984)
  • Szülők lettünk (2003)
  • A meghitt erőszak (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]