Jenő Szilbereky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Szilbereky
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de julio 1917(nun 1917-07-07)
en Hungario Lugos (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 27-an de decembro 2012
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juĝisto
vdr

Jenő Szilbereky [jenO silbereki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilbereky Jenő estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto, subministro.

Jenő Szilbereky[1] naskiĝis la 7-an de julio 1917 en Lugos (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Lugoj en Rumanio), li mortis la 27-an de decembro 2012 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Szilbereky maturiĝis en gimnazio en Szeged, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1939. Komence li estis juna juĝisto en Tiszafüred, ekde 1941 li batalis dum la 2-a mondmilito. Post la milito li denove estis juĝisto en Szeged, dum li akiris plian juĝistan diplomon en pli alta grado. En 1950 pro personaj purigadoj estiĝis malplenaj postenoj en la justicministerio, tial li estis invitita plenumi ĝin. Baldaŭ li estis subministro. En 1960 li kandidatiĝis, en 1973 li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Inter 1980 kaj 1990 li gvidis la plej superan juĝejon, poste li pensiuliĝis. Pli frue inter 1952-1977 li instruis en la menciita universitato (ekde 1969 kiel profesoro). Li ricevis premiojn inter 1953-1973. Lia edzino naskis 2 filojn.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Az ügyész a polgári eljárásban (1961)
  • Polgári eljárásjog (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1968; 1980)
  • Társadalmi igény és a polgári eljárás (1972)
  • Társadalmi fejlődés és a polgári eljárás (1973)
  • A polgári eljárás funkciója és hatékonysága (1977)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]