Jenő Várnai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Várnai
Persona informo
Naskonomo Weinstein Jakab
Naskiĝo la  8-an de januaro 1872(nun 1872-01-08)
en Hungario Debrecen (Hungara reĝlando)
Morto la 10-an de majo 1961
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Jenő Várnai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Várnai Jenő estis hungara aktoro. Li prenis la familian nomon Várnai en 1918, ties nomvarianto estis Várnay [vArnai].

Jenő Várnai [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1872 en Debrecen, li mortis la 10-an de majo 1961 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Várnai frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1897. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Népszínház (jam ne ekzistanta). Inter 1900 kaj 1921 li ludis en pluraj provincaj urboj, poste en Teatro Renaissance (1921-1924), Teatro Magyar (1924-1927), Teatro Belvárosi (1927-1929). En la sekvaj jaroj li nur malofte havis teatrajn rolojn, eĉ inter 1939-1944 li rajtis ludi nur en tratro por judoj. Lastfoje li apartenis denove al Teatro Magyar inter 1945–1947.

Li havis edzinon ekde 1900, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • A mozikirály (1913) – Varju
  • Piri mindent tud (1932) – kongresano

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.