Jenő Zamaróczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Zamaróczy
Persona informo
Naskonomo Zamaróczy Jenő
Naskiĝo la  7-an de septembro 1891(nun 1891-09-07)
en Hungario Trencsén
Morto la 16-an de decembro 1957
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Parencoj Alfréd Zawadowski
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Jenő Zamaróczy [zamarOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zamaróczy Jenő (naskiĝis la 7-an de septembro 1891 en Hungara reĝlando en Trencsén (nuntempa Trenčín en Slovakio), mortis la 16-an de decembro 1957 en Budapeŝto) estis hungara inĝeniero.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Zamaróczy akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1913. Li batalis dum la 1-a mondmilito. Inter 1920 kaj 1926 li estis ĉefinĝeniero en fabriko en Miskolc, poste li studvojaĝis al Usono, kie li lernis la modernan teknologion de produktadon de aŭtoj. Hejmenveninta en 1928 li ricevis altan postenon en fabriko en Budapeŝto. Li enkondukis (unua en Hungario) produktadon de la muntopecoj laŭ usona sistemo. Post jaroj de la 2-a mondmilito li estis fabrikestro. Inter 1951-1954 li laboris en instituto, poste en fabriko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.