Jeniŝa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La jeniŝa lingvo (germane Jenische Sprache) estas sociolekto (kriptolekto) de la jeniŝoj, nome de certaj marĝenaj grupoj kiuj ekde la 18-a jarcento pasigis vivon nomadan aŭ duonnomadan en Germanujo kaj en najbaraj landoj. Ili mem nomas sian lingvon Taitch (tajĉ).

Lingvistikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi lingvo esta karakterizita per gramatiko germana kun vortrezoroj kun elementoj el supragermanaj dialektoj, de la hebrea, de la jida (okcdenta versio: do sen influo slava) kaj de cigana lingvo kun malmultaj luprenoj el aliaj eŭropaj lingvoj.

Lingvike la jeniŝa, strukture kaj vorttrezore, similegas al malfrua versio de Rotwelsch, termino tradicia kaj malnova (ekde 1250) por nomi lingvovariaĵojn praktikatajn de laŭtakse "danĝeraj" socialaj klasoj. Tamen ne malmultaj jeniŝoj malŝatas tiun ĉi terminon pro ebla nocio diskriminacia; cetere, por ili la origino estas eble multe pli nobla, eble eĉ kelta.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malriĉaj jeniŝoj en Svislando/19-a jarcento

La vorto Jenisch atestitis la unuan fojon en 1714 en Vieno en teksto kun la titolo Eine gewisse Rendens-Arth, welche sie die jenische Sprach nennen ihre Schelmereien desto besser zu verbergen. Etimologie la radiko malklaras: eble de la hebrea jônêh (fraŭda) aŭ jedio (scioj), eble de la cigana džan- (scii; do la "parolmaniero de la sciantoj"); similaĵo estas alia nomo por Rotwelsch, nome Kochemerloschen (jide ĥoĥom/saĝa kaj loŝon/lingvo).

Dum la 19-a jarcento oficialuloj uzis en krimaj statistikoj la adjektivon jenisch sinonime por ŝtelada. Dum la kritika pripensado de persekuto de la jeniŝoj en Nazia Germanio kaj de la aliedukadcela traktado en Svislando ĝis la 1970-aj jaroj[1] naskiĝis nova memkonfido kaj trovo de (nova) kultura identeco inter la jeniŝoj. Ekde 1997 la lingvo estas agnoskita kiel oficiala lingvo de malplimultoj en Svisujo.[2].

Verkistoj[redakti | redakti fonton]

La svislandano jeniŝa Peter Paul Moser (1926-2003) verkis membiografion en tri volumoj kun dokumentoj el periodo kiam li estis viktimo de la kampanjo Kinder der Landstrasse de Pro Juventute[3].

Venanz Nobel (*1956) skribas regule en la germana lingvo artikolojn pri la historio kaj la aktuala vivo de la jeniŝoj.[4]. Aliaj junaj aktivuloj estas la germanlandano Manuel Trapp kaj Oliver Kayser el Luksemburgio. Ili muzikas, kantas kaj poemverkadas.

Frazekzemplo[redakti | redakti fonton]

jeniŝe germane laŭvorte germane elegante Esperanto
Am verholchten Schai isch mir de Laschischmadori muli tschant, Am gestrigen Tag ist mir die Kaffeemaschine kaputtgegangen, Gestern ist mir die Kaffeemaschine kaputtgegangen, Hieraŭ mia kafomaŝino frakasiĝis,
selber linstne ne zgwand zmenge, selber schaute ihn ganz zu machen, ich versuchte, sie selbst zu reparieren, mi provis mem ripari ĝin,
isch me abe gehochlt lori, ist mir aber gelungen nicht, aber es gelang mir nicht, sed sensukcese,
drum delt ne mim olmische zem ne menge gwand. darum gab ihn meinem Vater zum ihn machen ganz. darum brachte ich sie zu meinem Vater, um sie reparieren zu lassen. pro tio mi iris doni ĝin al patro mia por lasi ĝin maldifektiĝi.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Agnosko kiel malplimulto
  2. [1]
  3. Pri Moser ĉe Thomas Huonker Archiv.
  4. "Bitte recht freundlich...!" Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, ekspozicio

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andrew Rocco Merlino D'Arcangelis: Die Verfolgung der sozio-linguistischen Gruppe der Jenischen (auch als die deutschen Landfahrer bekannt) im NS-Staat 1934-1944, Hamburger Universität für Wirtschaft und Politik, 2004
  • Edith Nierhaus-Knaus: Geheimsprache in Franken: das Schillingsfürster Jenisch, Rothenburg ob der Tauber, Verlag J. P. Peter, 1973
  • Hansjörg Roth: Jenisches Wörterbuch: aus dem Sprachschatz Jenischer in der Schweiz, Frauenfeld, Huber, 2001 (ISBN 3719312550)
  • Robert Schläpfer: Jenisch: zur Sondersprache des Fahrenden Volkes in der deutschen Schweiz, Schweizerisches Archiv für Volkskunde, Bd. 67,‎ 1981, p. 13–38
  • Heidi Schleich, Das Jenische in Tirol : Sprache und Geschichte der Karrner, Laninger, Dörcher, Landeck, EYE Literaturverlag, coll. « Pro Vita Alpina » (Nr. 63-64), 2001 (ISBN 3-901735-09-7))

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]