Jerte (Cáceres)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerte
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10612
Retpaĝaro jerte.es
Politiko
Urbestro Antonio García Santos (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1 333  (2008)
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 13′ N, 5° 45′ U (mapo)40.222777777778-5.7522222222222Koordinatoj: 40° 13′ N, 5° 45′ U (mapo) [+]
Alto 604 m [+]
Areo 59 km² (5 900 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Jerte (Ekstremaduro)
Jerte (Ekstremaduro)
DEC
Jerte
Jerte
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Jerte (Hispanio)
Jerte (Hispanio)
DEC
Jerte
Jerte
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jerte (Cáceres) [+]
vdr
Jerte vesperiĝe, kun la tipaj ĉerizarboj de la zono sur la deklivo.
Jerte kaj la Sierra de Béjar en la fono.

Ne konfuziĝu kun la Rivero Jerte nek kun la komarko Valo de Jerte. Por la aliaj signifoj vidu apartigilon Jerte.

Jerte estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas jerteños. La censita populacio en 2008 estis de 1.333 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Jerte estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Jerte, je altitudo de 604 m; je 120 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 180 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 59 km². Ĝi situas ĉe la fluo de la rivero Jerte kaj estas la antaŭlasta vilaĝo de la valo antaŭ Tornavacas, kio estas jam la lasta antaŭ Kastilio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉerizarboj kaj kaŝtanarboj ĉefe, sed ankaŭ terpomoj, vitejoj ktp.) kaj brutobredado (kapro kaj bovoj). Turismo ĉefe printempe. La epoko de la floroj de la ĉerizarboj allogas multajn vizitantojn. Sude de la vilaĝo estas kampadejo kaj kampara junulargastejo.

Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción