Jesús López Pacheco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesús López Pacheco
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1930 (1930-07-13)
en Madrido
Morto 6-an de aprilo 1997 (1997-04-06) (66-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Partio Komunista Partio de Hispanio vd
Familio
Infanoj Bruno Lazaro vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • prozisto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jesús LÓPEZ Pacheco (Madrido, 13a de julio 1930 - Londono (Ontario) (Kanado), 6a de aprilo 1997) estis hispana verkisto kaj profesoro ene de movado nomita "kritika realismo" ene de la Generacio de la 50a.

​ Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de fakulo pri hidroelektraj centraloj. Post la milito, la familio instaliĝis en Madrido. Inter 1941 kaj 1949 li studis en la mezlernejo Cardenal Cisneros, kie estis lia instruisto pri literaturo Ernesto Giménez Caballero. Kontraŭ familia konsilo, en 1949 li studis Beletrojn en la Komplutensa Universitato de Madrido. Li dediĉis sian disertacion al la poeto Pedro Salinas, tiam profesoro en la ekzilo kaj persona non grata en la kulturaj etosoj de la Diktaturo.

En 1952 li ricevis mencion de la Premio Adonais de Poezio pro sia unua poezia libro Dejad crecer este silencio. Laŭlonge de la 1950-aj jaroj li plue verkis, publikigis kaj ricevis premiojn. Dum politikaj tumultoj de 1956,[1]​ López Pacheco esti arestita kaj enkarcerigita.[2]​ En 1957 li estis finalisto de la Premio Nadal pri romano pro Central eléctrica (Elektrocentralo, kiun tiun jaron ricevis José Luis Martín Descalzo), kiu publikiĝis la sekvan jaron, en kiu kontrastas progreso kaj tradicio, kaj oni denoncas la kapitalisman ekspluatadon de la laboristaro.

En 1961 li dediĉis sian libron Canciones del amor prohibido al Marisol Lázaro Morán, lia edzino ekde 1956. En Italio oni publikigis Pongo la mano sobre España, kiu estis malpermesita en Hispanio kaj la sekvan jaron estis finalista verko de la “Premio Omegna”. Dum la 1960-aj jaroj li veturis tra Italio, Sovetunio, Kubo kaj Svedio, kie li estis kronikisto de Expressen kaj fondis la Eldonejon Horizonte. En 1961 li publikigis en Argentino kun la hispanaj poetoj Marcos Ana kaj Luis Alberto Quesada la poemaron España a tres voces, same malpermesita en Hispanio. En 1967 li publikigis en Limo sian novelon El hijo.

En oktobro 1968 li ekziliĝis al Kanado, kie li laboris kiel profesoro ĝis sia emeritiĝo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Dejad crecer este Silencio (Premio Adonais 1953, Editorial Rialp).
  • Mi corazón se llama Cudillero (Mieres 1961).
  • Pongo la mano sobre España (1961).
  • Canciones del amor prohibido (1961).
  • Delitos contra la Esperanza (1970).
  • Asilo poético (1992).
  • Ecólogas y urbanas (1996).

Romanojn[redakti | redakti fonton]

  • Central Eléctrica (1958, Colección Ancora y Delfín, nº 149, Destino)
  • Lucha contra el Murciélago (1990).
  • Maniquí perfecto (1955). Premio Sésamo.
  • El hijo (1967, Lima).
  • Lucha por la respiración y otros ejercicios narrativos (1976). Kompilaĵoj de rakontoj.
  • La hoja de parra (1977).
  • El homóvil (2002). Postmorta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Jesús López Pacheco». EcuRed. Konsultita la 12an de aprilo 2016.
  2. Jesús López Pacheco, 1930-1997


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jesús López Pacheco en la hispana Vikipedio.