Jiří Kratochvil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří Kratochvil
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1940 (1940-01-04) (84-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Universitato de KaroloMasaryk-UniversitatoFakultato de filozofio de la Masaryk-Universitato
Familio
Frat(in)o Jef Kratochvil
Okupo
Okupo verkistoarkivistoĵurnalistoredaktorodramaturgo • filologo • bibliotekisto • prozisto • radio editor
vdr

Jiří KRATOCHVIL (naskiĝis la 4-an de januaro 1940 Brno) estas ĉeĥa ĵurnalisto kaj verkisto de romanoj kaj dramoj.

Post abiturientiĝo (1958) li studis la ĉeĥan kaj rusan lingvojn ĉe filozofia fakultato de Masaryk-universitato en Brno, kie li sukcese finis la studojn en 1963. Poste li laboris kiel instruisto kaj arkivisto.

Post 1970 li fariĝis neeldonata verkisto, devis labori en profesioj uzantaj manojn. Ekde 1989 li estas profesia verkisto.

Post 1989 li ricevis vicon da premioj kaj honorigoj, ekz. Premio Tom Stoppard (1991), Premio de ĉeĥaj librovendistoj (1993), Premio Egon Hostovský (1996), Premio Karel Čapek (premio de PEN-klubo) (1998) kaj Premio Jaroslav Seifert (1999).

Metodoj kaj temoj de rakontado[redakti | redakti fonton]

Kvankam temas pri certa simpligo, lia verkado estas ofte nomata "postmoderna". Sub tiu nocio eblas imagi, ke li ofte rompas iluzian aŭtentecon de rakontado aŭ male aplikas ĝin kiel fonton de streĉo, ludas per formoj, eniras la agadon kiel rakontanto aŭ uzas fremdigajn efektojn. Intence li evitas realisman impreson, ŝanĝas identecon de figuroj, intermiksas realaĵon kun fantazio, la implikon gradigas ĝis absurdo.

Al liaj daŭraj temoj apartenas persona identeco kaj memoro. Ofte li revenas al sia infanaĝo kaj junaĝo (protektorato kaj la k1950-aj jaroj) kaj miksas realajn kulisojn kun fikcio. Oftas motivoj de sonĝo aŭ erotikaj motivoj, politikaj kaj moraligaj subtekstoj akrigitaj ĝis groteska satiro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Případ s Chatnoirem, (Kazo kun Chatnoir - la libro estis eldonota en 1970 , sed oni malpermesis la aŭtoron, tial ĝi aperis post adapto samizdate en (1978) sub titolo Případ nevhodně umístěné šance - Kazo de netaŭge lokita ŝanco.)
  • Medvědí román, (Ursa romano, samizdato 1987, 1990, romano)
  • Uprostřed nocí zpěv, (Meze de noktoj kantado, 1992, 2010, romano)
  • Orfeus z Kénigu, (Orfeo el Kénig = slanga esprimo por kvartalo de Brno „Královo Pole - Kampo de Reĝo“ 1994, rakontoj)
  • Má lásko, postmoderno, (Mia amo, postmoderno, 1994, rakontoj)
  • Avion, 1995, romano (Avion estas nomo de hotelo en Brno)
  • Příběhy příběhů, (Rakontoj de rakontoj, 1996, eseoj)
  • Siamský příběh, (Siama rakonto, 1996, romano)
  • Slepecká cvičení, (Blindulaj ekzercoj, 1997, kolekto de teatra- kaj radio-dramoj)
  • Nesmrtelný příběh, (Senmorta rakonto, 1997, romano)
  • Noční tango, (Nokta tango, 1999, romano)
  • Urmedvěd, (Ur-urso, 1999, romano - prefisko laŭ Urfaŭsto de Goethe, do prototipo de posta verko)
  • A babička slaví devětadevadesáté narozeniny, (Kaj la avino festas sian 99-jariĝon, 1999, dramo)
  • Truchlivý Bůh, (Tristoplena Dio, 2000, romano)
  • Vyznání příběhovosti, (Konfeso de rakontateco, 2001, eseoj)
  • Brno nostalgické i ironické, (Brno nostalgia kaj ankaŭ ironia, 2001, felietonoj)
  • Lehni, bestie, (Kuŝiĝu, bestio, 2002, novelo)
  • Lady Carneval, (2004, romano)
  • Herec, (Aktoro, 2006, romano)
  • Brněnské povídky, (Rakontoj el Brno, 2007, kolekto de rakontoj)
  • Slib, (Promeso, 2009, romano)
  • Femme fatale (2010, romano)
  • Kruhová leč (Cirkla ĉaso, 2011, rakontoj)