Joachim Faiguet de Villeneuve

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Joachim Faiguet de Villeneuve, naskiĝinta en Moncontour, Côtes-d'Armor la 16-an de oktobro 1703, mortinta la 10-an de novembro 1781 en Néris-les-Bains, Allier), estis franca ekonomikisto financisto, kontribuinto de la Enciklopedio de Diderot kaj d'Alembert, sobra idealisto, filantropo, monarkiisto sed malkonvencia katoliko, iome filozofo. Faiguet estas konsiderita kiel unu el la kreintoj de la politika ekonomika scienco kaj antaŭanto de la Socia Asekursistemo.

Li skizis planlingvon (Langue nouvelle) kiun li priskribis en tiutitola enciklopedia artikolo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Faiguet, kiu poste kromalmetis la vortojn « de Villeneuve » al sia nomo, naskiĝis en familo de komercistoj, multe laboris dum sia junaĝo dum kiu « li frue kutimiĝis diskuti klare kaj juste amason da demandoj kiuj interesas la socion »[1].

Komence li estis profesoro pri literaturo, gastejestro en Charenton apud Parizo (1745-1748) li interesiĝis pri ekonomiko kaj al diversaj sociaj kaj socialaj temoj. Specialisto inter alie pri ŝparado, li instruis en Sorbono kaj al la Magistraturo. Li krome vivtenis sin kiel porkvendisto. Joachim Faiguet edziĝis la 15an de septembro 1756 al Marie Elisabeth Verrouquier de Saint-Argier, filino de ĝendarmo el la gardistaro de la reĝo, kiu naskis almenaŭ 4 gefilojn el kiuj ŝajne nur du filinoj fariĝis plenaĝaj. Du tagojn post sia edziĝo li akiris la postenon de kasisto de Francio en la financa ofico de Châlons-sur-Marne (nun Châlons-en-Champagne). Oni poste menciis ke li estis ĝenerala pagisto de la armeo en Châlons. Baraktante kun financaj problemoj, li pli kaj pli interesiĝis pri publikaj aferoj kaj proponis reformojn por la ŝtato.

Laŭ interkorespondado kun Voltero en 1770 li estis sekretario de S-ro d'Ormesson, Intendanto de la Financoj. Li mortis la 10-an de novembro 1781 en Néris-les-Bains, Allier, vendinte sian kasistan oficon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Faiguet verkis diversajn artikolojn pri gramatiko, matematiko, teologio, moralo, juro, ktp., el kiuj : « Citation » (citaĵo), « Dimanche » (dimanĉo), « Epargne » (ŝparado), « Etude » (studo), « Explicite » (eksplicita), « Expulser » (elpeli), « Extraction des racines » (elkalkulo de radikoj), « Fêtes des chrétiens » (kristanaj festoj), « Fidèle » (fidela), « Langue nouvelle » (nova lingvo), « Maîtrises » (majstriĝo), « Moraves » (Moravoj), « Sanctification » (sanktigo), « Terres, mesure des » (termezurado), « Usure » (uzuro) en la Enciklopedio de Diderot.

En sia artikolo pri Nova lingvo « Langue nouvelle » li skizis planlingvon laŭ similaj bazoj kiel Esperanto.

D'Alembert gratulis lin pro lia artikolo « Etudes » dirante de li : « meritoplena homo kiu delonge kaj sukcese okupiĝas pri edukado de la junularo» [2]. Grimm, malpli laŭda, rekomendis legadon de kelkaj el liaj artikoloj, kiaj « Dimanche », nomante Faiguet « klarvida civitano », precizigante ke « oni povas esti la amiko de la malriĉuloj kaj samtempe kompatindulo »[3]. Kritikema, li opinias la plej multajn el la ideoj de Faiguet banalaj kaj nerealigeblaj. Religie Faiguet kies ideoj foje kontraŭis la dogmojn kaj kutimojn (forigo de sanktigita pano, malsanktigo de la dimanĉoj kaj de la festoj) estis malbenata de la religiularo (abato Saas) kaj de la jansenistoj (Chaumeix).

En sia artikolo pri « Dimanĉo » li pledas por laborigo de la malriĉuloj en la dimanĉaj posttagmezoj por taskoj utilaj al la kolektivo, kaj por provizi al ili kroman enspezon kaj por protekti ilin de la riskoj de senfareco.

Inter 1760 kaj 1770 li publikigis diversajn verkojn, el kiuj kelkaj pritraktas la samajn temojn kiel liaj artikoloj por la Enciklopedio. Lia plej fama verko estas « L’Économe politique, projet pour enrichir et pour perfectionner l’espèce humaine » (La politika ekonomikisto, projekto por riĉigi kaj plibonigi la homaron, 1763), reeldonita en 1766 kaj 1767 kun titolo « L’ami des pauvres, ou l’Économe politique » (la amiko de la malriĉuloj aŭ La politika ekonomikisto). Fokusiĝante sur la laboro kaj la ŝparado, li proponas plibonigi la situacion de la laboristaro kaj proponas la ideon, intertempe realigitan, krei publikan kason en la reĝlando por kolekti la ŝparmonon de la metiistoj, domservistoj kaj laboristoj por utili en kazo de malsano aŭ nekapablo labori pro maljuneco. Li ankaŭ montris zorgon disvolvi la loĝantaron « kvalite », proponante eŭgenikajn iniciatojn. Li ankaŭ rekomendis la forigon de majstrecoj (sistemo de metia diplomiĝo kiun li konsideris malhelpo por aliro de homoj al laborlokoj) kaj de multaj senlaboraj festoj, kaj, antaŭtempan socialisman ideon, kreon de komunumoj de laikoj disdividante la laboron kaj komune uzante havaĵojn, laŭ iuj ekzistantaj familiaj komunumoj.

Lia eseo por la forigo de festoj estis presita per novtipaj karaktroj kiuj igas ĝin malfacile legebla, ĉar li simpligis ĝian skribmanieron, proponante fonetikan ortografion por la franca lingvo.

Faiguet ankaŭ famiĝis pro prozaj kaj versaj verkoj publikigitaj en la gazeton Mercure de France (« Les fruits de la Paix » oktobro 1748 ; « A Mlle ***, sur son mariage avec M. *** » et « Problème d’arithmétique », januaro 1749) kaj aliajn gazetojn (le Journal oeconomique, « Projet d’un établissement singulier », septembro 1755).

Il inventis, utilan por la armeoj, specon de porteblaj fornoj kiujn la Mémoires de l’académie des sciences (Memuaroj de la Scienca Akademio) favore mencias en 1761.

Li ankaŭ estas la unua en Francio kiu fabrikis panon konsistantan el tri egalaj partoj de tritika, sekala farunoj kaj terpoma pulvoro. Li tiam estis membro de la Societo por Agrikulturo, Komerco kaj Artoj de Bretonio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Pri Faiguet[redakti | redakti fonton]

  • HECHT (Jacqueline), « Trois précurseurs de la Sécurité sociale au XVIIIe siècle », Population, n°1, Janvier-Mars 1959, p. 73-88.
  • HOËFER, Nouvelle biographie générale.
  • J. SPENGLER (Joseph), Economie et Population, les doctrines françaises avant 1800, de Budé à Condorcet, Paris, 1954.
  • KAFKER (Franck), The encyclopedists as individuals : a biographical dictionary of the authors of the « Encyclopédie », 1988.
  • KERVILER (René), Répertoire général de bio-bibliographie bretonne, t. 13, Rennes, 1902, sub Faiguet.
  • LAROUSSE (P.), Grand Dictionnaire Universel du XIXe siècle.
  • LEVOT (P.), Biographie bretonne, t. I, 1852, p. 694-695.
  • LICHTENBERGER (André), Le socialisme au XVIIIe siècle, étude sur les idées socialistes dans les écrivains français du XVIIIe siècle avant la Révolution, Paris, 1895, réimp. Osnabrück, 1970.
  • LOUGH (John), Essays on the Encyclopédie of Diderot and d’Alembert, London, 1968, p. 271, 300, 316-18, 346-47, 369, 388-89, 421.
  • MICHAUD (L. G.), Biographie universelle, ancienne et moderne, t. XIV, 1815, sub Faignet.
  • MICHAUD, Biographie universelle, sub Faiguet de Villeneuve.
  • ROMAN D’AMAT (dir.), Dictionnaire de biographie française, t. XIII, Paris, 1975.

Verkoj de Faiguet[redakti | redakti fonton]

  • Les Fruits de la paix. Par « Mr F**** [Faiguet de Villeneuve] ». Nantes, impr. de N. Verger, 1748. In-4°, 7 p.
  • Les Fruits de la paix. [Edition signée de l’auteur]. S.l.n.d. In-16, 4 p.
  • Les Fruits de la paix. Idile. Extrait du Mercure de France du mois d’octobre 1748. [Ensemble avec :] A Melle H***, sur son mariage. Extrait du Mercure de France du mois de janvier 1749. Signé « Faiguet, de Moncontour en Bretagne ». S.l.n.d. In-16, 6 p.
  • Discours d’un bon citoyen, sur les moyens de multiplier les forces de l’Etat et d’augmenter la population. Bruxelles, 1760. In-16, 196 p. ( Estas disputata ĉu Faiguet vere estas ties aŭtoro)
  • L’Économe politique, projet pour enrichir et pour perfectionner l’espèce humaine. [Par J. Faiguet de Villeneuve] Londres ; et Paris, Moreau, 1763. In-12, XII-212 p.[4]
    • Un fac-simile de L’Économe politique a été publié en 1973 par EDHIS, Editions d’Histoire Sociale, 23 rue de Valois à Paris.
  • Mémoire pour la suppression des fêtes. S.l.n.d. [1766]. In-12, 70 p. (ou 78 p. ?). Edition originale signée « Faiguet, TDF [= Trésorier de France], de la Société de Bretagne ».[5]
  • L’ami des pauvres, ou l’Économe politique… avec deux mémoires intéressans sur les maîtrises et sur les fêtes… Signé « Faiguet ». Paris, Moreau, 1766, Londres, 1767. In-12.[6]
  • L’entretien de nos troupes, à la décharge de l’Etat, 1769. In-12. Sera réimprimé avec les Mémoires politiques sur la conduite des finances…
  • Légitimité de l’usure légale, où l’on prouve son utilité ; que les casuistes sont en contradiction avec eŭ-mêmes. Monts de piété. Pratique injuste de la poste. Où l’on discute les passages de l’Ancien et du Nouveau Testament sur l’usure, etc. Par « J. Faiguet de Villeneuve ». Amsterdam, Marc-Michel Rey, 1770. In-12, 168 p.[7]
  • L’utile emploi des religieŭ et des communautés, ou Mémoire politique à l’avantage des habitants de la campagne. Par « J. Faiguet de Villeneuve ». Amsterdam, Marc-Michel Rey, 1770. In-8°, 127 p.
  • Mémoires politiques sur la conduite des finances et sur d’autres objets intéressans. Ouvrage où réunissant les intérêts du Roi et ceŭ des sujets, on propose des moyens pour fournir aŭ besoins de l’Etat, et pour procurer une aisance générale. Par « J. Faiguet de Villeneuve ». Amsterdam, Marc-Michel Rey, 1720 [sic, pour 1770]. In-12, 236 p.[8]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Joachim Faiguet de Villeneuve » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografieto
  2. « homme de mérite, qui s’occupe depuis longtemps & avec succès de l’instruction de la jeunesse »
  3. « on peut être l’ami des pauvres et un pauvre homme tout à la fois »
  4. Pri "l'Econome" Extrait du Mercure de France d’avril 1763 (p. 106) : « […] Cet ouvrage traite de plusieurs matières toutes fort intéressantes pour la Société. L’Auteur anonyme propose d’abord un moyen très-simple d’assurer une honnête subsistance aŭ domestiques, aŭ artisans, et aŭ laboureurs dans leur vieillesse, moyen également propre à mettre à l’aise tous ceŭ qui voudroient l’employer ; viennent ensuite quelques projets relatifs au perfectionnement de l’espèce humaine, matière trop grave pour ne pas mériter l’attention du Gouvernement. On trouve après cela des réfléxions sur les abus des Maîtrises et des Réceptions dans les Mêtiers et dans le Négoce. En lisant ce que l’auteur expose sur ce dernier objet, on voit que tous ce qu’il a traité précédemment forme un tout intimément lié. En effet, notre Econome Politique ne s’occupe particulièrement jusqu’ici que des intérêts du petit peuple, toujours aussi dépourvu de fortune que de lumières. Cet ouvrage est terminé par quelques nouvelles vues relatives à l’éducation. Nous ne ferons qu’indiquer ce que pense l’Auteur, et nous renverrons à son livre pour les détails. […] ». « Dans une des utiles dissertations qu’il renferme, l’auteur propose l’établissement d’une régie ou compagnie perpétuelle dans le royaume, pour recevoir les petites épargnes des artisans, des domestiques, etc. » (Kerviler).
  5. La verko komence titoliĝis : « Mémoire de discipline et de Politique, sur la Suppression des Fêtes, et sur d’autres arangemens relatifs à ces deux objets ». « Petit volume fort rare, curieŭ surtout par le système d’orthographe de l’auteur, dans lequel il introduit de nouveaŭ caractères dont il donne la clef en tête de son livre » (Kerviler). Tiu eseo estis represita kun la 2a eldono de « l’Econome politique ».
  6. 2a eldono de « L’Économe politique », al kiu Faiguet aldonis sian « Mémoire sur les fêtes ».
  7. « L’auteur discute dans ce volume les passages de l’Ancien et du Nouveau Testament, sur l’usure ; il y prétend démontrer que les casuistes sont en contradiction avec eŭ-mêmes sur le prêt à intérêt. On lit ces deux vers à la fin : A cinquante ans, avocat de l’usure, J’instruisais la Sorbonne et la Magistrature » (Kerviler).
  8. Oni foje trovas, enmetitan en tiun volumon « L’entretien de nos troupes… », kaj foje « L’utile emploi des religieŭ… »