Joachim Lange
| Joachim Lange | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Aliaj nomoj | Jucundus de Laboribus |
| Naskiĝo | 26-an de oktobro 1670 en Gardelegen |
| Morto | 7-an de majo 1744 (73-jaraĝa) en Halle |
| Tombo | Halle |
| Lingvoj | latina |
| Ŝtataneco | |
| Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle |
| Familio | |
| Infanoj | Christiana Sophia Brömel (en) |
| Okupo | |
| Okupo | filozofo teologo universitata instruisto |
Joachim LANGE (naskiĝinta la 26-an de oktobro 1670 en Gardelegen, mortinta la 7-an de majo 1744 en Halle) estis germana teologo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Studinte ĉe August Hermann Francke en Leipzig, Erfurto kaj Halle li iĝis lernejestro en 1696 en Köslin kaj en 1698 ĉe Friedenswerder-gimnazio en Berlino. En 1709 li nomumitis profesoro pri teologio en Halle.
Lange estis ĉefa reprezentanto de pietismo francke-a kaj simpatio kontraulo de la filozofio de Christian Wolff kies maldungon kaj ellandan forpelon de 1723 li ĉefe iniciatis. Liaj ĉefaj verkoj estas: »Antibarbarus orthodoxiae dogmatico-hermeneuticus« (Berlino 1709, kvarpartite); »Causa Dei et religionis naturalis adv. Atheismum, Naturalismum, Judaeos, Socinianos et Ponteficios« (Halle 1727, en tri volumoj); »Die evangelische Lehre von der allgemeinen Gnade« (Halle 1740, 3 Tle.).
Konatas ankaŭ la de li verkitaj t.n. Halle-gramatikoj: »Griechische Grammatik« (unue Halle 1705) kaj »Lateinische Grammatik« (unue Halle 1707).

