Joao Pedro Stedile
Joao Pedro Stedile | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1953 (70-jaraĝa) en Lagoa Vermelha |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Alma mater | Pontifícia Universidade Católica do Rio Grande do Sul |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto |
Joao Pedro STEDILE (port. João Pedro Stédile, naskiĝis la 25-an de decembro 1953, Lagoa-Vermelja) estas brazila ekonomikisto, unu el la fondintoj kaj gvidantoj de la Movado de Senteraj Kamparanoj.
Biografio[redakti | redakti fonton]
En 1976, li ekiris por studi ĉe la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko, kie kurso pri La Kapitalo de Markso estis instruita fare de Rui Mauro Marini, pri sociologio de Teotonio dos Santos, kaj pri la teorio de dependa evoluo de Vanya Bambira. Li ankaŭ estis instruita fare de Pedro Vuskoviĉ kaj Jacques Ĉonĉol, ministroj de ekonomio kaj agrikulturo en la ĉilia registaro de Salvador Allende, kiuj estis devigitaj elmigri de Ĉilio post la militista puĉo estrita de Pinochet.
Reveninte al Brazilo, João Pedro Stedile konstante insistas pri agrara reformo ekde 1979.