Jodocus Temme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jodocus Temme
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1798 (1798-10-22)
en Lette
Morto 14-an de novembro 1881 (1881-11-14) (83-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Profesio
Alia nomo Hermann Stahl • Heinrich Stahl vd
Okupo politikistoverkisto • asesoro • poeto-juristo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jodocus Donatus Hubertus TEMME (naskiĝinta en la 22-a de oktobro 1798 en Oelde-Lette, mortinta la 14-an de novembro 1881 en Zuriko) estis germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de reĝa oficulo li studis jursciencon en Münster kaj Göttingen inter 1814-17. Inter 1822--24 li akompanis, finekzamenita fare de prusaj aŭtoritatuloj, la princon de Bentheim-Teckelnburg ĉe la altlernejojn de Heidelberg, Bonn und Marburg. Sub la pseŭdonimo "H. Stahl" li publikigis la verkon Westphälische Sagen und Geschichten, legendojn/historiojn pri sia patrujo. Kune kun Wilhelm Johann Albert von Tettau li eldonis en la 1837-a jaro en la berlina eldonejo Nicolai Die Volkssagen Ostpreußens, Litthauens und Westpreußens, ĉ. 270 popolajn legendojn. Unue li prenis jam skribe transdonitajn fontojn, poste sekvis nur buŝajn. Temme bedaŭrinde neniam citis iliajn nomojn. Fine oni legis atestaĵojn pri enpopole radikitaj tradicioj duonsuperstiĉaj.

En 1839 li iĝis direktoro de la berlinaj urba kaj landa tribunaloj, estante unu el la plej gravaj kritikantoj de la tiamaj antaŭkortumaj praktikoj. Li verkis serion da lernolibroj pri la prusiaj, poste ankaŭ pri la svisa civila kaj kriminala leĝoj. Aperis en la sama jaro la libro Die Volkssagen der Altmark. En ĝi Temme volas dokumenti la legendojn malnovajn de Altmark, tial ke li inkluzivigis pecojn el la distriktoj Stendal, Gardelegen, Salzwedel kaj Osterburg, krome de la regionoj de Wolmirstedt kaj Neuhaldensleben. Fontoj estas plejparte kronikoj kaj aliaj surpaperigitaĵoj. Parton de lia antologio rezervita estis al superstiĉajoj de Altmark (Abergläubischen Meinunge und Gebräuche in der Altmark, sur la paĝoj 71–88).

En 1840 oni rimarkis lian lastan publikigon sur la kampo popollegenda, nome Die Volkssagen von Pommern und Rügen. Ankaŭ tiu ĉi kolekto (283 historietoj) estis pionira en la koncernita regiono. Temme denove substrekis la superstiĉajn elementojn; en antaŭparolo li interese temigis la konekton inter legendoj, historio kaj superstiĉo.

En 1848 li iru al Sovetsk, poste li iĝu estro de la apelacia juĝejo en Münster. Post kiam li elektitis deputito en la prusia Nacia asembleo li ne plu devis iri tien.

Aresto[redakti | redakti fonton]

Unu jaron pli poste li malliberigitis kiel membro de la trunkoparlamento de Stuttgart ("Stuttgarter Rumpfparlament") pro ŝtatperfido. En 1850/51 estis proceso kontraŭ li, en kiu li ja venkis: tamen la reakcia politiko de reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a daŭre malkonfidis lin. En 1851 Temme maldungitis pro preteksta impostofraŭdo kaj oficmalplenumo. En Vroclavo Temme tiam prenis la ĉefredaktoradon de la opozicia gazeto "Neue Oderzeitung".

En 1852 li iris en la ekzilon al Zuriko. Tie li perlaboris la vivtenon kiel verkisto kaj docento de juraĵoj (en la rango de profesoro, sed honorofice). En 1855 komenciĝis fruktodona agado kiel verkisto de romanoj kaj kriminalhistorioj. Inter 1863-64 li iĝis denove prusia deputito, kion li jam en 1864 lasis pro malsufiĉa politika subteno. En 1878 Temmo transloĝiĝis al Sovetsk, de kie li revenis Svislandon post la morto de la edzino.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Steinmann: Temme. Sein Leben und sein Hochverrathsprozeß. Mit und nach Aktenstücken. F. Gerard, Berlin 1850.
  • Max Gust: J.D.H. Temme. Ein münsterländischer Schriftsteller und Politiker des 19. Jahrhunderts (Diss. Erlangen). Münster in Westfalen 1914 (surrete ĉe archive.org).
  • Winfried Freund: "Demokrat, Richter, Kriminalautor. Eine Wiederbegegnung mit Jodokus Donatus Hubertus Temme." In: Autoren damals und heute. Literaturgeschichtliche Beispiele veränderter Wirkungshorizonte. Herausgegeben von Gerhard P. Knapp (Amsterdamer Beiträge zur Neueren Germanistik, Band 31–33). Rodopi, Amsterdam 1991.
  • Michael Hettinger (Hrsg.): Augenzeugenberichte der deutschen Revolution 1848/49: Ein preußischer Richter als Vorkämpfer der Demokratie. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1996, ISBN 3-534-12756-0
  • Acta Borussica Band 4/I (1848-1858)
  • Acta Borussica Band 4/II (1848-1858)
  • Hans-Otto Hügel: Untersuchungsrichter, Diebsfänger, Detektive. Theorie und Geschichte der deutschen Detektiverzählung im 19. Jahrhundert. - Stuttgart: Metzler 1978
  • Barbara Hartlage-Laufenberg: Jodocus Donatus Hubertus Temme - Jurist, Politiker, Schriftsteller. In: Neue Juristische Wochenschrift (NJW), 2011, S. 714 - 718

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]