Joe Sacco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joe Sacco
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1960 (1960-10-03) (63-jaraĝa)
en Kirkop
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco MaltoUsono vd
Alma mater Universitato de Oregono • Sunset High School vd
Profesio
Okupo bildliteraturistoĵurnalistoverkisto • kartunisto vd
Aktiva en Portlando vd
Aktiva dum 1980–2011 vd
Verkado
Verkoj Palestine ❦
Safe Area Goražde ❦
Footnotes in Gaza ❦
The Fixer: A Story from Sarajevo. ❦
Days of Destruction, Days of Revolt ❦
Paying the land vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Joe Sacco

Joe SACCO (naskiĝis la 2-an de oktobro 1960 en Malto) estas verkisto de bildstrioj. Li laboras en Usono.

Post lia naskiĝo, lia familio migris al Aŭstralio, kaj poste, kiam li estis 12 jaraĝa, instaliĝis en Los Anĝeleso. Li diplomiĝis pri ĵurnalismo en la Universitato de Oregono en 1981. Li tiam interesiĝis pri bildstrio kaj sendis kelkajn paĝojn al la magazino Raw.

En How I Loved the War, li analizas proprajn sentojn de televidspektantoj fronte al la Golfa Milito. En 1992, li vizitas Palestinon kaj interesiĝas pri situacio de la rifuĝintoj. De tiu sperto li verkas serion da bildstrioj, pliposte eldonitaj sub la titolo Palestine (en 2001 ĉe Fantagraphics Books). Per tiu verko li inventis bilstrian ĵurnalismon. Kvalito de lia verko donis al li admiron kaj de la ĵurnalistoj kaj de la bildstri-ŝatantoj. Por Palestine, Joe Sacco ricevis multnombrajn premiojn, interalie la prestiĝan American Book Award en 1996.

En 1995, Joe Sacco iris en Sarajevo kaj Goražde, kadre de la milito en Bosnio. De tiu sperto en eksJugoslavio li verkis tri albumojn : Soba, The Fixer kaj Safe Area Goražde. Por tiu lasta verko, li gajnis la Eisner Award por plej bona originala grafika romano en 20001.

Verko de Joe Sacco ne havas ekvivalenton en la bilstria mondo kaj pensigas pri aventuremaj ĵurnalistojde la komenco de l'20an jarcento. Per detala desegno kaj realecaj dialogoj li ĉiam montras la homajn kaj personajn fatalaĵoj malantaŭ la grandaj eventoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1988-92: Yahoo #1-6. Poste eldonitaj en Notes from a Defeatist (2003), Fantagraphics Books, ISBN 1-56097-510-5.
  • 1993-5: Palestine #1-9. Poste eldonitaj en Palestine (2001), Fantagraphics Books, ISBN 1-56097-432-X.
  • 1994: Spotlight on the Genius that is Joe Sacco. Fantagraphics Books.
  • 1997: Christmas with Karadzic, eldonita en Zero Zero #15 (Fantagraphics Books) kaj poste en kolekto War's End (2005), Drawn and Quarterly, ISBN 1-56097-510-5.
  • 1997: War Junkie, Fantagraphics Books, ISBN 1-56097-170-3.
  • 1998: Soba, eldonita en Stories from Bosnia #1 kaj poste en la kolekto War's End (2005), Drawn and Quarterly, ISBN 1-56097-510-5.
  • 1998: Stones, published in Zero Zero #25 (Fantagraphics Books).
  • 2000: Safe Area Goražde: The War in Eastern Bosnia 1992-1995. Fantagraphics Books. ISBN 1-56097-470-2
  • 2001: Palestine. Fantagraphics Books. ISBN 1-56097-432-X
  • 2003: The Fixer: A Story from Sarajevo. Drawn and Quarterly Books. ISBN 1-896597-60-2
  • 2003: Notes from a Defeatist. Fantagraphics Books. ISBN 1-56097-510-5
  • 2005: War's End: Profiles from Bosnia 1995-96. Drawn and Quarterly. ISBN 1-896597-92-0
  • 2006: But I Like It. Fantagraphics Books.
  • 2010: Gaza 1956, en marge de l'histoire, Futuropolis, (ISBN 9782754802529) premio 2011 Regards sur le monde de la festivalo de Angulemo