Johán Valano
(Alidirektita el Johán Balano)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Johán VALANO kaj (pli neformale) Johán BALANO estas pseŭdonimoj de Claude Piron. Ili aludas la belgan devenon de Piron: valono el la Moza valo.
Sub tiu nomo aperis lia poemaro "Malmalice" (1978), kaj tuta serio da "Ĉu"-romanoj, kaj lia novelaro Ĉu rakonti novele (aperinta kiel unua verko en la Serio Stafeto).
En 1982 LF-koop eldonis lian muzikan kasedon "Frandu piron", realigitan helpe de Gianfranco Molle kaj aliaj en Romo.
Diskografio[redakti | redakti fonton]
- Frandu piron (1982)
- Forvojaĝa kanto
- La ekzilito
- Sur kampo florkovrita
- Floro oranĝa
- Kial vin turmentas amo?
- Ie en la havenkvartalo
- Fromaĝo el Edamo
- Jen foje juna kavaliro
- Turkisaj ringetoj
- Venezuelo
- Venas verdaj brigadistoj
- Balado pri vespera amo
- Side sur altejo (Foresto)