Johan van Oldenbarnevelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johan van Oldenbarnevelt

Johan Van Oldenbarnevelt estis nederlanda politikisto kaj diplomato (Amersforto, 14-an de septembro 1547 - Hago, 13-an de majo 1619). Li ludis gravan rolon en la lukto por la sendependeco de Nederlando kontraŭ Hispanio.

Li studis ĉe pluraj universitatoj en Eŭropo kaj fine ekloĝis en Hago. Li helpis Vilhelmo la Silentulon, en lia ribelo kontraŭ Hispanio, kio rezultis en la sendependeco de la Unuiĝintaj Provincoj. Li estis administranto de Roterdamo inter 1576-86.

En 1618 van Oldenbarnevelt estis arestita, akuzita pri perfido. En proceso en kiu neniu pruvo estis reala kaj liaj politikaj kontraŭuloj estis ĵurianoj oni kondamnis lin al mortpuno. Li estis ekzekutita la sekvan jaron en la Binnenhof Hago .