Johann Daniel Kestner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Daniel Kestner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1787 (1787-01-01)
Morto 1-an de januaro 1858 (1858-01-01) (71-jaraĝa)
Memorigilo Johann Daniel Kestner
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Johann Daniel KESTNER (naskiĝinta la 4-an de septembro 1787 en Waltershausen, mortinta la 11-an de decembro 1858 samloke) estis germana entreprenisto kaj fabrikanto de ludiloj kaj pupoj. Li nuptis en 1815 Johanna Sabina Buschmann (el Waltershausen) kaj en 1843 Marie Dorothea Auguste Fleischmann (el Fischbach).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Stratŝildo en Waltershausen, laŭ la turingia industripioniro, ludilfabrikanto kaj mecenato Johann Daniel Kestner

Post la fino de la Napoleonaj militoj la filo de la buĉisto kaj gastejestro Bernhard Heinrich Kestner ekkomercadis per ĉemizbutonoj kiujn li farigis de privatuloj hejme al kiuj li estis liveranta materialon. La salajroj de li pagataj estis tre malaltaj sed tamen ebligis al multaj dum malfacilaj ekonomiaj tempoj (ankaŭ pro la tiama prusia sufokiga doganpolitiko kontraŭ turingiaj etŝtatoj) perlabori la vivon.

Ekde 1816 li krome vendis skribtabulojn el papermaĉaĵo, materialon kiun li ekkonis en Sonneberg ĉe pupfarantoj. Kiam li komencis aĉeti grandajn kvantojn da eroj paperaj por produkti tiajn maĉaĵojn kaj faris el tio ankaŭ simplajn pupetojn, la papermuelistoj protestis en 1822 oficiale ĉe la registaro de Saksio-Gotao pro kontraŭleĝa konkurenco. Sed ilia plendo malsukcesis, kontraŭe, la politikistoj cedis al Kestner por la daŭro de deko da jaroj monopolon por produktado de varoj laŭ liaj ideoj. Aparte la pupoj tre ŝatatis kaj grandkvante vendiĝis post la aliĝo de la Duklando Saksio-Gotao al doganunio en 1833. Sekve Kestner ekigis industrian amasproduktadon: tion li atingis per transiro de al komplete ĉehejma fabrikado (la etmetiistoj ne plu rajtis fari tutajn pupojn sed nur partojn) al separado de la laborpaŝoj. Samtempe li daŭre zorgis pri la plibonigo kvalita. Ankaŭ fabriko pri porcelanaĵoj kiun li fondis en 1836 en Ohrdruf (kie oni faris el porcelano pupkapojn kaj pupartikojn) servis por tia celo.

Krome la oferta gamo plibuntiĝis kaj jen alvenis stoken pupmebloj, lignaj bestoj kaj aliaj ludiloj el ligno. Ilin oni ankaŭ produktis en najbaraj komunumoj de Waltershausen kiam en la urbo mem la nombro de dungindaj laboristoj ŝrumpis. En 1840 Kestner prezentis kiel la unua germana ludilfabrikanto siajn varojn ĉe la Foiro de Lepsiko. Li eksportis ilin eĉ al Ruslando kaj Usono; la spezo altiĝis de vendosumo de 10.000 taleroj en 1820 je 253.000 taleroj en la jaro 1858-a. En 1846 li laborigis 1264 personojn, el kiuj estis 423 infanoj en aĝo de sub 14 jaroj. Al la plejmulto de la anoj Waltershausen kaj de ties ĉirkaŭaĵo en la regiono de la Turingia Arbaro li donis laboron kaj igis la regionon mondfama.

La intertempe riĉiĝinta kaj fare de la duko de Saksio-Koburgo-Gotao titole honorita Kestner (Hofagent; Kommissionsrat) ankaŭ engaĝiĝis alimaniere por naskiĝurbo sia. Li ekzemple tre batalis por instalo de propra fervoja haltejo. Tiaj klopodoj kronitis per sukceso en 1847 kiam naskiĝis la linio inter Waltershausen kaj Fröttstädt. Li ankaŭ interesiĝis pri la plibeligo de la urbo per aranĝo de parkoj kaj promenejoj. Krome li donacis monon al la loka eklezia komunumo kaj lernejkonstruprojektantoj. Pri la historio de la pupfarado surloka informas onin daŭra ekspozicio ĉe Kastelo Tenneberg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • K. Schmidt, S. Löffler: Geschichte der Stadt Waltershausen von den Anfängen bis zum 1. Weltkrieg, 1959
  • W. Huschke: Forschungen über die Herkunft der thüringischen Unternehmerschicht des 19. Jahrhunderts, 1962, p. 44-45

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Huschke, Wolfgang, "Kestner, Johann Daniel" ĉe: Neue Deutsche Biographie 11 (1977), p. 554-555, (tie ĉi interrete)