Johann Gottfried Zunckel
Johann Gottfried ZUNCKEL (ankaŭ Zunkel; naskiĝinta la 3-an de februaro 1760 en Buttstädt, mortinta la 23-an de julio 1843 je Vajmaro) estis protestantisma pastro je Niederreißen kaj supera konsistori-konsilisto en Saksio-Vajmaro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studofino ĉe la universitato de Jena Zunckel, filo de peltisto, vokiĝis en 1792 je paroĥestreco de Niederreißen. En la 6-a de majo 1792 li ordiniĝis. En 1794 Zunckel iĝis diakono ĉe la Herder-preĝejo.[1] En 1818 li estis promociita je supera konsistori-konsilisteco.[2] kaj en 1829 arkidiakono.
Zunckel ankaŭ faris la funebran paroladon en la 1797-a jaro. La ĉambra konsilisto Franz Kirms ja ĉeestis informonte en la 2-a de oktobro 1797 Goeton ĉi-prie: Diaconus Zunkel hielt eine recht hübsche Rede, der Cantor aber und die Choristen sangen einige Chöre – Die Schauspieler hatten sich vorher am Theater versammelt und gingen in Trupps, ohne Prozession, zum Kirchhof: auch ich ging mit ihnen.[3] Alia ĉeentombiga parolado de Zunkel fariĝis por Johann Gottfried Herder en 1803.[4]
Okaze de la 50-a datreveno de dungiĝo Zunckel ricevis la honoran civitanecon de Vajmaro.[5] En 2010 la gazeto Thüringer Landeszeitung raportis ke multaj meritoj de Zunkel estis la agoj por helpi malriĉulojn.[6] Okaze de la ricevo de la honora civitaneco en 1842 aperis eĉ festolibreto.[7] Samjare li estis deklaritia honora doktoro fare de la teologia fakultato de la altlernejo de Jena.[8]
Estis Zunckel la lasta persono kiu estis entombigita en la t.n. Cranach-kripto ĉe Jakobo-kirko.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Neuer Nekrolog der Deutschen, 21-a jarkolekto: 1843, volumo 2, p. 1140–1144.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Martin Keßler: Johann Gottfried Herder, der Theologe unter den Klassikern: Das Amt des Generalsuperintendenten von Sachsen-Weimar, de Gruyter, 2007, ISBN 978-3-11-019152-3, p. 129 (guglo-libroj)
- ↑ Lothar Schirmer: Die Frühzeit des Weimarischen Hoftheaters unter Goethes Leitung (1791 bis 1798). Band 80, Teil 1–2, Gesellschaft für Theatergeschichte e.V., 2013, p. 277
- ↑ Effi Biedrzynski: Goethes Weimar. Das Lexikon der Personen und Schauplätze. Artemis & Winkler, München/Zürich 1992, ISBN 3-7608-1064-0, p. 17. - Traduko: Diakono Zunkel faris plaĉan paroladon, la kantoro kaj la korusanoj kantis kelkajn kantojn. La aktoroj malposte estis kolektiĝintaj teatreje ironte kune sed ne en procesio ĝis la kirko. Al ilia trupo mi aliĝis.
- ↑ Johann Gottfried Zunkel: Gedächtnisrede, am Grabe Sr. Hochwürd. Magnificenz, des Herrn Präsidenten von Herder gesprochen am 21sten December 1803.
- ↑ Art. "Zunkel, Johann Gottfried". Ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 504
- ↑ serio pri vajmaraj honorcivitanoj= ĉe TLZ
- ↑ Die Diöcese Buttstädt in kirchlich-geschichtlicher und statistischer Hinsicht : Dem Archidiakonus und Großherzoglichen Oberkonsistorial-Rathe zu Weimar, Herrn Johann Gottfried Zunkel, D. Theol. an Seinem funfzigjährigen Amts-Jubelfeste am 6. Mai 1842 als Festgabe dargebracht von sämmtlichen Geistlichen der Diöcese Buttstädt; Mit der Ansicht der Kirchen zu Niederreissen und zu Buttstädt, Albrecht, Weimar 1842.
- ↑ archive-in-thueringen.de