Johann Heinrich Gelzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich Gelzer
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1813 (1813-10-17)
en Ŝafhaŭzo
Morto 15-an de aŭgusto 1889 (1889-08-15) (75-jaraĝa)
en Eptingen
Tombo Wolfgottesacker
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Familio
Infano Heinrich Gelzer
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto • diplomato
vdr

Johann Heinrich GELZER (naskiĝinta la 17-an de januaro 1813 en Schaffhausen, mortinta la 16-an de aŭgusto 1889 en Eptingen-Mitwald) estis svisa historiisto kaj teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gelzer studis ekde 1833 teologion kaj historion kaj habilitiĝis en la jaro 1839-a en Bazelo; profesoro orda pri historio li iĝis en 1843 en Berlino. En marto 1848 li proprainstige skribis al la prusia ministeriaro admonante pli engaĝiĝi en la tutgermana movado kaj rapide kun aŭ sen la aprobo de Aŭstrio realigi la germanan unuiĝon. En printempo 1850 li malsaniĝis kaj devis retiriĝi el la posteno berlina. Li poste vivis en Italujo, ekde somero 1852 en Bazelo kaj ekigis la eldonon de la gazeto »Protestantischen Monatsblätter für innere Zeitgeschichte«, kie oni recenzis kaj pridiskutis religiajn, ekleziajn, politikajn kaj pedagogiajn aferojn; ĝi ekzistis ĝis 1870.

Ekster tio Gelzer estis intima konsilisto de la grandduko de Badenio kaj partoprenis ĉe la okazitaĵoj ekde 1859 trankvile sed tre efike kun la plej supera intereso de politika unuiĝo de germanaj landoj. Li ekz. kolektis kaj kunordigis la porajn voĉojn en Prusio kaj Badenio por tiu granda projekto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

De liaj skribitaĵoj menciindas precipe jenaj: »Die drei letzten Jahrhunderte der Schweizergeschichte« (Aarau 1838–39); »Die zwei ersten Jahrhunderte der Schweizergeschichte« (Basel 1840); »Die deutsche poetische Literatur seit Klopstock und Lessing nach ihren ethischen und religiösen Gesichtspunkten« (Leipzig 1841; 2a prilaboro sub la titolo »Die neuere deutsche Nationalliteratur etc.«, 1847–49); »Die Bedeutung der kirchlichen Wirren in der Schweiz seit 1839« (Zuriko 1847); »Protestantische Briefe aus Südfrankreich und Italien« (Zuriko 1852; 2a eldono en 1868 sub la titolo »Der katholische Süden und Pius IX. nach der Revolution von 1848«); »Die Religion im Leben, oder die christliche Ethik« (Zuriko 1839); »Doktor Martin Luther, der deutsche Reformator« (Hamburgo 1847–50, kun 48 gravuraĵoj laŭ Gustav König).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 7. Leipzig 1907, p. 527 (surrete)