Johann Heinrich Kopp
Johann H. Kopp (1777-1858) | ||
---|---|---|
Germana kuracisto, sciencisto kaj patro de la kemiisto Hermann Franz Moritz Kopp (1817-1892)[1].
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-a de septembro 1777 en Hanau, Germana Imperio | |
Morto | 28-a de novembro 1858 en Hanau, Germana Imperio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Rinteln Universitato de Marburgo Universitato de Jena | |
Familio | ||
Infanoj | Hermann Franz Moritz Kopp vd | |
Profesio | ||
Okupo | natursciencisto mineralogo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johann Heinrich KOPP estis germana kuracisto, akademiulo kaj natursciencisto kies ĉefaj aktivecaj areoj estis medicino, kemio kaj mineralogio. Li estis patro de la kemiisto Hermann Franz Moritz Kopp (1817-1892). La alnomo pri la astmo de Kopp estis kreita omaĝe al liaj kontribuoj por la medicino.[2]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li studis medicinon en la Universitatoj de Rinteln, Marburgo kaj Jena diplomiĝinte en 1801. Kune kun Ernst Karl Friedrich Merz (1776-1813) kaj Karl Cäsar von Leonhard (1779-1862) li disvolvis la verkon pri la "Ĝeneralaj Tablaj Sistemaj aspektoj pri la mineralaj korpoj[3] Kiel kuracisto, li laboris en Rödelheim, tie kie li establiĝis plenumante medicinon en tiu urbo. Ekde 1807 li laboris kiel profesoro pri kemio, fiziko kaj naturhistorio ĉe la Liceo de Hanaŭ.
En 1813, li nomumiĝis oficiala kuracisto kaj en 1815 li ricevis la postenon de konsilisto. En 1815, li iĝis privata kuracisto de la Elektoro de Hesio, en Hofrat. En 1808, li iĝis unu el la fondintaj membroj de la "Societo de Wetteraŭ"[4] kaj aktivis kiel direktoro inter 1826 kaj 1828. En 1808, li elektiĝis kiel koresponda membro de la Akademio pri Sciencoj de Göttingen. Inter 1808 kaj 1820 li estis eldonisto de la Jarlibro por la Ŝtata Medicina Scienco.
En 1832, Kopp agnoskis la homeopation kiel kuracmetodo por specifaj malsanoj. Sennombraj estas la vasta kvanto da skribitaĵoj dediĉitaj al la tema medicino. Lia plej sukcesa verko estis tiu en la kampo de la jurmedicino. En 1808, li provizis unu el la unuaj priskriboj pri la mineralo bieberito, raportita kiel "kobalta vitriolo" aŭ "sulfato de kobalto".
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- "De causis combustionis spontaneae incorpore humano factae, (doktoriĝa tezo 1800)
- Grundriß der chemischen Analyse mineralischer Körper, 1805.
- Mineralogische synonymik, 1810
- Medizinische Topographie der Stadt Hanau. 1807
- Ausführliche Darstellung und Untersuchung der Selbstverbrennungen des menschlichen Körpers, 1812
- Beobachtungen auf dem Gebiete der ausübenden Heilkunde. 1821
- Aerztliche Bemerkungen, veranlaßt durch eine Reise in Deutschland und Frankreich. 1825
- Denkwürdigkeiten in der ärztlichen Praxis. 5 volumoj 1830–1845.
- Systematisch-tabellarische Uebersicht und Charakteristik der Mineralkörper. In oryktognostischer und orologischer Hinsicht Arkivigite je 2019-07-04 per la retarkivo Wayback Machine kune kun Ernst Karl Friedrich Merz (1776-1813)
- Versuch einer Darstellung des gelben Fiebers, 1805
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hessische Biografie
- WorldCat Identities
- Digitale Sammlungen
- Deutsche Biographie
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Personensuche
- Annalen der Wetterauischen Gesellschaft für die gesammte Naturkunde
- Nature
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ History of Analytical Chemistry: International Series of Monographs in ...
- ↑ Stedman's Medical dictionary
- ↑ germane: Systematisch-tabellarische Uebersicht und Charakteristik der Mineralkörper
- ↑ Jahresbericht der Wetterauischen Gesellschaft für die Gesammte Naturkunde zu .... La societo de Wetteraŭ estas institucio kreita por homoj amantoj de la naturo kies tasko estis esplori kaj protekti la naturon. Ĝi estis kreita en la 10-a de aŭgusto 1808 de Karl Cäsar von Leonhard kaj Johann Heinrich Kopp.