Saltu al enhavo

Johann Lindemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann LINDEMANN (naskiĝinta en 1488 en Bad Neustadt, mortinta la 18-an de aprilo 1554 en Schweinfurt) estis germana pedagogo kaj protestantisma teologo. Kuzo lia estis Marteno Lutero.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lindemann ekstudis teologion en 1512 ĉe la universitato de Lepsiko antaŭ iro altlernejen al Wittenberg. Poste li fariĝis estro ĉe latina lernejo en Neustadt; dum la kamparanaj ribeloj necesis fuĝi al Mansfeld (kie vivis la gepatroj de Lutero). Poste, li pedagogumis en Schweinfurt. Pro ke tiam Reformacio ankoraŭ ne trovis la plaĉon de la urbanoj, li preferis iri al Ohrdruf, en 1541 al Auerbach (por paroĥestri). Post eksplodo de la Ŝmalkalda milito denove li devis ŝanĝi siajn planojn kaj venis al Pforta helpate de Cyriacus Lindemann (kiu ankaŭ estis lutera kuzo).

Konsilianoj de la urbodomo kaj Filipo Melanktono atingis lian karieron je superintendanteco kaj paroĥestreco ĉe Johano-kirko en Schweinfurt, la tiama ĉefpreĝejo. Li mortis dum sieĝo en la Margrafaj Milito.

Edzigis lin Margarethe Sporer el Auerbach; ilia filo Johannes iĝis instruisto en Bockau.

Fonto[redakti | redakti fonton]