Johann Rist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johann RIST (* 8-an de marto 1607 en Ottensen (nuna urboparto de Hamburgo); † 31-an de aŭgusto 1667 en Wedel) estis germana poeto kaj evangela-lutera predikisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Johann Rist proksimume 1651

Rist estis filo de Caspar Rist, evangela pastro en Ottensen devena el Nördlingen, kaj lia edzino. Post unua instruo de la patro Rist lernis ĉe la lernejo Johanneum en Hamburgo; poste ĉe akademia gimnazio en Bremeno.

En la Universitato je Rinteln Rist studis teologion i.a. ĉe Johannes Gisenius kaj Josua Stegmann. Proksimume 1626 li transiris al Universitato Rostock. Post la studo Rist iris al Hamburgo al sia kunstudento el Rostock, Ernst Stapel. Kune kun ĉi tiu li verkis kaj publikigis teatraĵojn kaj ankaŭ mem aktoris.

En 1633 Rist fariĝis dominstruisto ĉe administristo Heinrich Sager en Heide. En la sama jaro li fianĉiĝis kun Elisabeth Stapel, filino de la frue mortinta amiko Ernst Stapel kaj de la ŝtatoficisto en Pinneberg, Franz Stapel. Per helpo de ci-lasta li estis vokita printempon de 1635 kiel pastro en la tiam dana Wedel ĉe la malsupra Elbo proksime de Hamburgo. Mallonge post sia ekoficado Rist edzinigis sian fianĉinon. El la geedzeco rezultis kvin gefiloj, el kiuj du mortis frue.

Dum la invado de la svedoj sub generalo Lennart Torstensson en la milito inter Svedujo kaj Danujo-Norvegujo, dum la Tridekjara Milito, Rist perdis je la elrabadoj sian valoran librokolekton. Dum la Dua Norduja Milito Rist perdis en 1658 denove ĉiujn posedaĵojn kaj devis fuĝi kun sia familio al Hamburgo. Post kiam en 1662 mortis lia edzino Elisabeth, Rist geedziĝis du jarojn poste kun Anna Hagedorn, nask. Badenhop, vidvino de lia amiko mortinta en 1660, Johann Philipp Hagedorn; ŝi mortis en 1680.

Ekde 1663 Rist publikigis en malregula serio ses monatajn konversaciojn, dialogojn pri pokaze unu speciala temo: januare – la inko; februare – la kampara vivo, marte – la ŝtono de la saĝuloj, aprile – la pentrado, maje – leg- kaj skribartoj, junie – la rigardo sur la morton. Post la morto de Rist Erasmus Finx kompletigis la restajn ses monatajn konversaciojn.

Johann Rist mortis la 31-an de aŭgusto 1667 en la aĝo de 60 jaroj je Wedel.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Johann Rist validas krom Paul Gerhardt kiel la plej grava protestanta sakralpoeto de la 17-a jarcento. el liaj kantoj ĝis nun troveblas en la Evangela Kantaro de la germanlingvaj landoj: la kristnaska kanto Brich an, du schönes Morgenlicht (EG 33, ankaŭ en Weihnachts-Oratorium (Bach)), la novjara kanto Hilf, Herr Jesu, lass gelingen (EG 61), strofoj pri la pasionokanto de Friedrich Spee O Traurigkeit, o Herzeleid (EG 80), Man lobt dich in der Stille (EG 323) kaj la vesperkanto Werde munter mein Gemüte (EG 475).

Kiel ĉefreprezentanto de la nordokcident-germana frubaroko li defendis en multaj profanaj kaj sakralaj poemoj etikajn kaj moralajn idealojn. Pli ol cent el ĉi tiuj poemoj muzikigis lia amiko, kantoro Michael Jakobi. Tamen ĉi tiuj kantoj ne estis destinataj por publikigo, sed nur por privataj, hejmaj piegecoj. Rist pruveble neniam kantegis en sia preĝejo unu el siaj propraj kantoj. Tamen Rist jam dumvive akiris famon kiel verkisto.

Ankaŭ sur alia kampo traktaĵoj kaj leterkomunikadoj atestas lian politikan engaĝiĝon, ekz. en la parte konserviĝinta leterkomunikaĵoj kun Gerhard Schepeler, urbestro de Osnabrück.

Krom tio li okupiĝis pri matematiko, botaniko, ĥemio, medicino kaj muziko. Lingvaj kaj poetaj societoj sin ornamis per lia membreco. La lingvoflega Pegnesische Blumenorden konas lin ekde 1645 sub la nomo Daphnis aus Cimbrien kaj la Fruktodona Societo ekde 1647 sub la nomo der Rüstige. En 1660 Rist fondis la Elbocignan Ordenonkiun li prezidis sub la nomo Palatin ĝis sia morto.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

En 1653 imperiestro Ferdinando la 3-a nobeligis Rist-on kiel Comes Palatinus Caesareus (imperiestra kortega palatinatografo) kaj donis al li la honortitolon Poeta laureatus. La blazono donita al li montras cignon kaj laŭrokronon. Lia amiko, duko Kristiano Ludoviko la 1-a de Meklenburgujo, donis kriome al li la titolon de eklezia konsilisto.

La Johann-Rist-Gimnazio en Wedel nomiĝas laŭ li, same la loka korbopilka asocio SC Rist Wedel.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die alleredelste Belustigung. 1666
  • Die alleredelste Erfindung. 1667
  • Das alleredelste Leben. 1663
  • Das alleredelste Nass der gantzen Welt. 1663
  • Das Friedewünschende Teuschland. 1649
  • Sabbathische Seelenlust. Lüneburg 1651
  • Neue Musikalische Fest-Andachten. Lüneburg 1655
  • Neue Musikalische Katechismus-Andachten. Lüneburg 1656
  • Himmlische Lieder. 6 Bde., Lüneburg 1641-43
  • Neue Musikalische Kreutz- Trost- Lob und DankSchule. Lüneburg 1659

Kelkajn el la tekstoj de Johann Rist muzikigis Johann Schop, Andreas Hammerschmidt kaj Dietrich Bŭtehude (O Gottes Stadt, o güldnes Licht, BuxWV 87).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard Dünnhaupt: Johann Rist, in: Personalbibliographien zu den Drucken des Barock. Band 5. Hiersemann, Stuttgart 1991, ISBN 3-7772-9133-1, S. 3374-3432 (Werk- und Literaturverzeichnis)
  • Hermann Amandus Fick: Johann Rist, der Pfarrer von Wedel. Berlin 1901
  • Anne M. Floerke: Johann Rist als Dramatiker. Dissertation, Rostock 1922
  • Theodor Hansen: Johann Rist und seine Zeit. Halle 1872
  • Otto Heinz: Johann Rist als Dramatiker. Elwert, Marburg 1929
  • Oskar Kern: Johann Rist als weltlicher Lyriker. Marburg 1919 (Nachdruck: New York 1968)
  • Inge Mager: Johann Rists "Himmlesche Lieder" Ihre Veröffentlichung und ihre Vorlagen, in Udo Sträter (Hg.) Orthodoxie und Poesie, Evangelische Verlagsanstalt Leipzig 2004 ISBN 3-374-01997-8
  • Eberhard Mannack: Opitz und seine kritischen Verehrer. In: Thomas Borgstedt/Walter Schmitz (Hg.): Martin Opitz (1597-1639). Nachahmungspoetik und Lebenswelt. Tübingen 2002 (Frühe Neuzeit Bd. 63), S. 272-279
  • Eberhard Mannack: Johann Rists ‚Perseus‘ und das Drama des Barock. In: Daphnis 1 (1972), S. 141-149
  • Johann Anselm Steiger (Hg): "Ewigkeit, Zeit ohne Zeit" Gedenkschrift zum 400. Geburtstag des Dichters und Theologen Johann Rist, Freimund Verlag, 2007, ISBN 978-3-86540-028-4
  • Stefanie Stockhorst: Dichtungsprogrammatik zwischen rhetorischer Konvention und autobiographischer Anekdote. Die funktionale Vielfalt barocker Paratexte im Zeichen der Reformpoetik am Beispiel Johann Rists. In: Frieder von Ammon/Herfried Vögel (Hg.): Die Pluralisierung des Paratextes in der Frühen Neuzeit. Theorie, Formen, Funktionen. Münster 2008 (Pluralisierung & Autorität Bd. 15), S. 353–374

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Rist » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3212250 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)