Johann Strauß III

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Strauß III
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1866 (1866-02-16)
en Vieno
Morto 9-an de januaro 1939 (1939-01-09) (72-jaraĝa)
en Berlino
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Patro Eduard Strauss
Okupo
Okupo komponistodirigentoviolonisto
vdr

Johann STRAUß III [johan ŝtraŭs] (aŭ Johann Eduard STRAUß, naskiĝis la 16-an de februaro 1866, mortis la 9-an de januaro 1939) estis aŭstra komponisto kaj dirigento, la filo de Eduard Strauß, kaj la nevo de Josef Strauß kaj Johann Strauß II.

Dumvive li verkis kelkajn dancajn komponaĵojn laŭ la stilo de sia parencoj, sed li neniam atingis la saman popularecon aŭ famecon kiel ili. Precipe li konatas hodiaŭ kiel dirigento. Unu el liaj plej famaj verkoj estas la Krönungs-Walzer (Koronado-Valso).

Ankaŭ Strauß komponis triaktan opereton Katze und Maus (Kato kaj muso), sed ĝi estis ricevita senlaŭde de la publiko, kaj kritikistoj kuraĝigis la komponiston reaperi sub pseŭdonimo, por ke li ne malheligu la faman nomon de la familio Strauß.

Strauß aktive registris la verkaron de liaj onkloj; gramofondiskoj tiam estis nova teĥnologio. Li mortis en Berlino en 1939 kiam li estis 72-jaraĝa.