Saltu al enhavo

Johannishögl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano-kirko kaj apuda gastejo

Johannishögl estas monteto kun alteco de 705 metroj ene de la montaro Högl (Chiemgauer Alpen) en Piding, Germanujo. Supre troviĝas gastejo kaj la katolika preĝejo Sankta Johano. Survoje estas ankaŭ Mario-kapelo. La tuto estas ŝatata ekskursocelo kaj belvidejo.

Panoramoj[redakti | redakti fonton]

Eosten oni vidas la urbon Salcburgo kun la monto Gaisberg kaj aliaj montoj de la aro Osterhorngruppe. Sudoriente estas Untersberg. Suden oni vidas la montaron Lattengebirge, malantaŭen Watzmann kaj Reiteralpe. Sudokcidente kuŝas Hochstaufen kaj Zwiesel. Disde la norda flanko de la kirko la panoramo enhavas ne nur Rupertiwinkel sed eĉ la sudon de Innviertel.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Filia kirko de la paroĥo de Piding estas sub la patroneco de Johano la Baptisto: ĝia situo supozigas antaŭkristanisman kultejon. Antaŭkirke interpretatas restaĵoj kiel loko de Mitrao-kulto.[1] La muroj de la longa navo estas ankoraŭ romanikaj. Gotika estas alikonstruo kun aldono de krucripaj volboj. En 1736 turo baroka anstataŭis simplan firstotureton. Interne ne malmultas la artaĵoj: gotikaj freskoj kaj frurenesanca flanka altaro de ĉ. 1525 originanta el la ateliero de Gordian Guckh; ĉefaltaro kun la apostoloj Petro kaj Paŭlo kaj (meze) la senkapigo de Johano; antaŭhale altaro de Sankta Volfgango el Ratisbono de 1616.[2][3] Restaŭradlaboroj okazis en 2009 (tegmente, fasade, ture).[4] En distanco de 350 metroj for suden de la gastejo estas, sur alteco de 664, kapelo apartenanta al la preĝejo, havante du nomojn: Mario-kapelo aŭ Johano-kapelo.[5]

En 1870 oni malfermis ene de bieno de kamparano (kiu iam ankaŭ transprenis sakristianajn devojn) gastejo. Ties tegmenta trabaro brulkonsumiĝis en la 30.9.2012.[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kurt Enzinger: Högl. Bauernland und Sandsteinbrüche. Eldonis la komunumoj de Ainring/Anger/Piding, Rupertus-Verlag, Schwarzach im Pongau 2006, ISBN 3-902317-06-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Vom Beginn des Eisenerzabbaus im Berchtesgadener Land bis zum Eisenhüttenwerk Achtal-Hammerau" - fare de Kulturverein der Gemeinde Ainring
  2. Walter Brugger, Heinz Dopsch, Joaĉim Wild (eld.): Höglwörth. Das Aŭgustiner-Ĉorherrenstift mit den Pfarreien Anger und Piding. Salzburg 2008, ISBN 978-3-902582-03-4
  3. Ulrich Schäfert, Kirchenverwaltung Piding (eld.): Pidinger Kirchenführer. Piding 2007
  4. "Pidinger Gemeinde-Report Juni 2010", p. 13
  5. "Wanderung zum Johannishögl" - fare de: Tourismusbüro Piding
  6. "Großbrand in Piding: Brandursache geklärt" - ĉe: salzburg24.at, 1.10.2012