Volfgango el Ratisbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Volfgango el Ratisbono
Persona informo
Wolfgang von Regensburg
Naskiĝo ĉ. 924
en Pfullingen
Morto 31-an de oktobro 994 (0994-10-31)
en Pupping
Tombo St. Emmeram's Basilica vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
episkopo de Ratisbono
Dum ekde 972
Sanktulo
Kanonizo 1052 de Leono la 9-a
Festotago 31-a de oktobro
Atributoj episkopa bastono, preĝejo; (hakilo)
Patroneco kamparanoj kaj lignohakistoj; ĝenerala helpanto el mizero
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Volfgango el Ratisbono (germane Wolfgang von Regensburg; naskiĝis ĉirkaŭ 924 apud Reutlingen, eble en Pfullingen, mortis la 31-an de oktobro 994 en Pupping) estis kapitula instruadestro (magister scholarum), misiisto kaj ekde 972 episkopo de Ratisbono (germane Regensburg). Li sanktuliĝis en 1052.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trejniĝi en Reichenau kaj Würzburg li frokuliĝis en 964 ĉe Monaĥejo Einsiedeln. Ĉi tie li aktivis kiel lernejestro kaj dekano inter 966 kaj 970/971. Poste li dediĉis sin al la kristanigo de la hungaroj. En 972 li nomumitis episkopo ratisbona kaj antaŭenigis la kreon de la diocezo de Prago. Kelkan tempon li vivis kiel ermito en la poste por li nomita loko Sankt Wolfgang im Salzkammergut. Li mortis vojaĝante al Orienta Markio.

germana poŝtmarko kun Volfgango-portreto, 1994

Papo Leono la 9-a deklaris lin sanktulo en 1052 en Ratisbono mem. Volfgango iĝis patrono de la kamparanoj kaj lignodehakistoj kaj estas ĝenerala helpanto el mizero.[1] Lia kulto floris ekde la malfrua mezepoko en Suda Germanujo, Aŭstrio kaj Svislando (ekz. en Einsiedeln, en la volfganga pilgrimejo en Düdingen). Lia latinlingva hagiografio Legenda sancti Wolfgangi laŭ la verko Vita Sancti Wolfgangi de Otloh (el la ratisbona Emmeram-monaĥejo) estis presita en 1475 fare de la franciskanoj de Burgdorf. Ĝi estis verkita en la 11-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Tremp: "Wolfgang (Heiliger)", ĉe: Historisches Lexikon der Schweiz (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A. M. Pachinger: "Über Krankheitspatrone auf Heiligenbildern." Ĉe: Sudhoffs Archiv 2/1909, p. 351–374 (372)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Lokoj nomitaj laŭ Sankta Volfgango:

Preĝejoj: