Johano Matasin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Matasin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1898 (1898-11-30)
Morto 2-an de aŭgusto 1980 (1980-08-02) (81-jaraĝa)
vdr

Johano Matasin (naskiĝis 1899 - mortis la 2-an de aŭgusto 1980 en Sidnejo, Aŭstralio) estis aŭstralia esperantisto.

Lerninte la lingvon en Jugoslavio en 1908, li enmigris Aŭstralion en 1928. Li estis inter la fondantoj de kooperativo, kiu havigis domon en Sidnejo al la Esperanto-movado, kaj dum dudek jaroj deĵoris tie kiel direktoro. Dum multaj jaroj li estis delegito de UEA en Sidnejo.