Johano Taŭlero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KRISTANAJ TEOLOGOJ
“Johano Taŭlero”
Johano Taŭlero. Statuo sur la facado de la protestanta kirko de Saint-Pierre-le-Jeune de Strasburgo (Francio).
nomo = Johano
kromnomo = Taŭlero
sekso vira = vira
naskiĝo = Strasburgo. 1300 ĉirkaŭ
morto = Strasburgo. 15-a de junio de 1361
aktivecoj = sacerdoto, verkisto, predikanto, teologo
apartaĵo = katolika mistikulo de la skolo de Majstro Eckhart
verkoj =Sermonoj (germanlingvaj predikoj)
nacio = germana
Eldono de 1522. "Incipita" paĝo de la predikoj de Taŭlero. Gravuraĵo de Hans Holbein.

Johano Taŭlero, sacerdoto de la ordeno Fratuloj Predikantoj kiel Majstro Eckhart, kies li esti disĉiplo, naskiĝis ĉirkaŭ 1300 en Strasburgo kaj forpasis la 6-an de junio de 1361 en la sama urbo; kaj estas konsiderata teologo, mistikulo kaj influa predikanto, kromnomita “doktoro iluminita” [1]

Mistikismo de Taŭlero estas fundita sur la pensado de Majstro Eckhart, sed kun karaktero pli praktika kaj etika, kaj malpli spekulativeca. Ĝi postulas kompletan submetiĝon al volo de Dio en ĉiuj dimensioj de la vivo. Por atingi tiun stato de disponebleco la homo devas sin transdoni al Dio en pura pasiveco, rezignante al ĉiu persona iniciatemo. Reeĥas en Taŭlero ideoj preferataj de Marteno Lutero: * sia nulo antaŭ la senmezura grandiozeco de Dio, senvaloriĝo de la eksteraj verkoj, kune kun granda konfido en la dia mizerikordo;

  • pesimisma vizio de la konsekvencoj de la origina peko; sed Taŭlero elstarigas ankaŭ la neceson de rigora asketismo, kiu ne tute malforiĝas el "eksteraj verkoj" kaj de la bonagado.

Verkoj de Taŭlero[redakti | redakti fonton]

Multaj el verkoj atribuitaj al li estas dubaj, aŭ eĉ false atribuataj. Certe, liaj estas la “sermonoj”, kies unua eldono aperis en Leipzig en 1498 kiu inkluzivis 84 sermonojn, dua eldono de 1521 el tiuj entenis nur 42; tria, kritika, eldono de 1910el ili gastigis 81.

Apokrifaĵoj atribuitaj al Taŭlero[redakti | redakti fonton]

Oni atribuis multegajn verkojn kiujn la modernaj kritikistoj juĝas falsaĵoj kvankam ilia pensado ne malsimilas al la Taŭlera. Inter ili: • La diaj institucioj; • spiritaj kantoj; • Meditoj pri la vivo kaj pasiono de la Sinjoro; • pri spiritaj leteroj, ktp. Tiuj verkoj estis kolektitaj kaj presitaj germanlingve zorge de jezuito Sankta Petro Kanisio; poste latinigitaj iniciate de Laurent Surius, en 1548, kaj poste tradukitaj al diversaj eŭropaj lingvoj pro kio ili renkontis vastegan disvastiĝon.

Aparte la « Institucioj fariĝis praktike vera klasikaĵo, krom por la germana lingvo, de la kristana spiriteco komparebla al la influo en la kultura kaj asketa-rekigia vivo dissemita de la Imitado de Kristo de Tomaso el Kempis kaj ege kontribuis konigi la mistikismon de Majstro Rckhart.

Tradukoj kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sermons, traduits par E. Hugueny, G. Théry, M.A.L. Corin, édités et présentés par Jean-Pierre Jossua, avec une notice d'Édouard-Henri Wéber sur Jean Tauler et Maître Eckhart, Éditions du Cerf, Paris, 1991.
  • Gnädinger, Louise: Johannes Tauler. Lebenswelt und mystische Lehre. München 1993.
  • Hamburger, Jeffrey F.: D.Verschiedenartigen Bücher der Menschheit. Johannes Tauler über d. "Scivias" H.s v.B. Trier 2005 (=Mitt. u. Verz. aus d. Bibl. d. Bischöfl.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Wikiquote
  • [2] Wikimedia Commons

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [3] Prediko pri la Ĉieliro.
  • [4]Taŭlero kaj Lutero. Itallingve

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sermons de Jean Tauler, le docteur illuminé : dimanches et fêtes de l'année, 1855, 1038 pages.