Johano Vilhelmo (Saksio-Eisenach)
Johano Vilhelmo (naskiĝinta la 17-an de oktobro 1666 en Friedewald, mortinta la 4-an de januaro 1729 en Eisenach) estis duko de Saksio-Eisenach originante el la ernesta linio de la Dinastio Wettin. Patro lia estis duko Johano Georgo la 1-a, patrino lia Johanetta von Sayn-Wittgenstein.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post kiam forpasis la patro en 1686 eksuverenis lia pli maljuna frato Johano Georgo la 2-a. Post kiam ĉi viro mortis en 1698 ne havante infanojn, Johano Vilhelmo iĝis duko. Laŭ testamento gepatrao el 1685 li ricevis jam en 1686 la grafujon Sayn-Altenkirchen kun ĉiuj privilegioj, por povi permesi al si laŭstatusan vivon. Sub li floradis Eisenach kulture: tion ankaŭ helpis la Kortega Kapelo kies plej elstara membro estis Georg Philipp Telemann.
Geedzecoj kaj infanoj
[redakti | redakti fonton]Johann Wilhelm kvarfoje edziĝis havante sume 12 inanfojn.
- 1690: Amalia von Nassau-Dietz: la patrino de la duka posteulo Vilhelmo Henriko
- 1697: Christine Juliane von Baden-Durlach
- 1708: Magdalena Sybille von Sachsen-Weißenfels
- 1727: Marie Christine Felizitas zu Leiningen-Dagsburg-Falkenburg-Heidesheim
Krom Vilhelmo Henriko atingis la adoltan aĝon la jenaj filinoj:
- Johannetta Antoinetta Juliana (1698–1726)
- Karoline Christine (1699–1743)
- Charlotte Wilhelmine Juliane (1703–1774)
- Christiane Wilhelmine (1711–1740)