Johano de Lankastero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano de Lankastero (maldekstre).

Johano de Lankastero, 1-a duko de Bedford (n. la 20-an de junio 1389 - m. la 14-an de septembro 1435), ankaŭ konata kiel Johano Plantagenet, estis la kvara filo de la reĝo Henriko la 4-a kaj de Mary de Bohun, li estis regento de Anglujo ĝis la adoltiĝo de sia nevo, la reĝo Henriko la 6-a.

Li estis nomumita grafo de Kendal kaj de Richmond, kaj duko de Bedford en 1414. Li geedziĝis kun Ana, filino de la duko de Burgonjo, en 1423. Post la morto de Ana dum akuŝado en 1432, li geedziĝis kun Jaketa de Luksemburgo.

En 1431, Johano de Bedford kaptis la pucelon Johana de Arko kaj sukcesis mortigi ŝin en Rueno, kaj sekve aranĝis la kronadon de la juna Henriko la 6-a en Parizo. Dum oni negocis traktaton en Rueno, li mortis en tiu urbo kaj enterigita en la katedralo de la urbo.