John Fogg Twombly
Etoso
John Fogg Twombly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1870 |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
John Fogg TWOMBLY [tŭombli] (naskiĝis la 2-an de februaro 1870 en Ŝanhajo, Ĉinujo; mortis en junio 1959) estis usona esperantisto kaj juristo, fondinto kaj prezidanto de Esperanto-Grupo en Bostono (1905, la unua grupo en Usono). Li kunfondis Amerikan Esperanto-Asocion en 1905 kaj estis ĝia sekretario ĝis 1908. En 1907 kaj 1908 li redaktis Amerikan Esperantistan Revuon. Tiutempe li loĝis en Brookline, Masaĉuseco. Iam en la 1910-aj jaroj li forlasis la Esperanto-movadon. En 1925 li loĝis en New Rochelle, Novjorkio.