John Masefield
Aspekto
John Masefield | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
John Masefield | |||||
Naskiĝo | 1-an de junio 1878 en Ledbury | ||||
Morto | 12-an de majo 1967 (88-jaraĝa) en Abingdon-on-Thames | ||||
Tombo | Poets' Corner (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Warwick School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | George Masefield (en) vd | ||||
Patrino | Caroline (en) vd | ||||
Infanoj | Judith Masefield (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto ĵurnalisto verkisto de porinfana literaturo verkisto romanisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John MASEFIELD (naskiĝis la 1-an de junio 1878 en Ledbury, Herefordshire; mortis la 12-an de majo 1967 en Abingdon, Berkshire) estis angla verkisto.
La filo de advokato frue perdis siajn gepatrojn. En la aĝo de 13 jaroj li fariĝis maristo, kaj post trijara restado en Usono li en la jaro 1897 revenis al Britio, kie li vivtenis sin kiel ĵurnalisto kaj verkisto. Ekde 1930 li okupis la postenon de poet laureate (= kortega poeto).
La verkaro de John Masefield konsistas el poemoj, romanoj (kiuj ĉefe respegulas la aventuran vivon sur la maro), krome versdramoj kaj verseposoj, eseoj kaj traktatoj.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Salt Water Ballads (poemoj, 1902)
- The Tragedy of Nan (versdramo, 1908)
- Martin Hyde (romano, 1910)
- The Everlasting Mercy (verseposo, 1911)
- The Widow in the Bye Street (verseposo, 1912)
- The Dauber (verseposo, 1913)
- Reynard the Fox (verseposo, 1919)
- Sard Harker (romano, 1924)
- The Bird of Dawning (romano, 1933)
- So long to Learn (membiografio, 1952)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]Antaŭkastela rakonto ; Apud kastela ruino ; Haveno de sennombraj ŝipoj ; Lanky Ijob / John Masefield. - En: Angla antologio ; p.361 - 369, vol. 2