John Perkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Perkins
Persona informo
John Perkins
Naskiĝo 28-an de januaro 1945 (1945-01-28) (79-jaraĝa)
en Hanovro
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Bostono • Middlebury College • Questrom School of Business • Tilton School vd
Subskribo John Perkins
Profesio
Okupo ekonomikistoverkisto vd
Laborkampo ekonomikonefikcia literaturo vd
Aktiva dum 1981– vd
Verkado
Verkoj Konfesoj de ekonomia pagmurdisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John PERKINS (n. 1945-) estas ekonomikisto, aktivulo, kaj aŭtoro. Lia plej konata libro estas la Confessions of an Economic Hit Man ("Konfesoj de ekonomia pagmurdisto"), en kiu li priskribas rilatojn inter novkoloniismo kaj registaroj de la tria mondo. Ĝi estis sur la plejvendata listo de New York Times dum sep semajnoj.

John Perkins-on spionigis la National Security Agency (NSA) en 1968, kiel lastjaran studenton de la bostona universitato School of Business Administration. Li laboris en la sekvaj 3 jaroj ĉe Peace Corps en Sud-Ameriko, en 1971 eklaboris ĉe Chas. T. Main, internacia konsildona firmao, kies sidejo estis en Bostono. Lia tasko estis - laŭ lia aserto en la libro - konvinki pruntepeti la malriĉajn landojn je plurmiliardoj de USD. Li devis eĉ certigi, ke plimulton de la mono ricevu firmaoj kiel Main, Bechtel, Halliburton, Brown and Root kaj aliaj usonaj entrepenoj. Pro tiuj ŝuldoj, la malriĉaj landoj iĝis dependaj.

Se li ne sukcesis en lia tasko, kaj iu reganto persistu ne cedi. Tiam la dosiero pasis el la manoj de tiuj, kiujn li nomas "la ŝakaloj", kies tasko estas forigi tiun registaron per ĉiaj rimedoj inkluzive de murdo. Tio okazis al la Panama Prezidanto Omar Torrijos kaj la Ekvadora Roldos, kiuj ŝajne mortis en aviadil-akcidentoj, sed laŭ lia aserto tiuj estis maskitaj atencoj. Se eĉ murdo ne sukcesas, tiam ili alirimedas malkaŝan armean intervenon.

External links[redakti | redakti fonton]