John Plessington
Aspekto
| Sankta | ||
| John Plessington | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1636 en Garstang | |
| Morto | 19-an de julio 1679 (43-jaraĝa) en Cheshire | |
| Mortis per | kvaronigo | |
| Religio | katolika eklezio vd | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Reĝlando Anglio | |
| Alma mater | Colleges of St Omer, Bruges and Liège (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | pastro | |
| Sanktulo | ||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
John PLESSINGTON (naskiĝis ĉ. la jaro 1637, mortis la 19-an de julio 1679), ankaŭ konata kiel John Plesington William Scarisbrick kaj William Pleasington, estis angla katolika pastro. Li estis ekzekutita laŭ ordono de la brita monarkio ĉar li malobeis la malpermeson pri ĉeesto de katolikaj pastroj en la brita regno. Li estas nun honorita kiel unu el la katolikaj kvardek martiroj de Anglujo kaj Kimrujo. Interalie, la mezlernejo St John Plessington Catholic College ricevis lian nomon.

