John Warburton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Warburton
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1899 (1899-06-18)
en Maghull
Morto 27-an de oktobro 1981 (1981-10-27) (82-jaraĝa)
en Sherman Oaks
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John WARBURTON (1899?-1981) estis brita aktoro, kiu aperis en multaj filmoj de Holivudo en la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj, komencante per Secrets of the French Police de RKO Pictures (1932). Poste li aktoris en televidserioj kiel Perry Mason kaj Star Trek en epizodo "Balance of Terror".

Li komencis sian karieron en 1930-aj jaroj per popularaj filmoj kiel The Silver Lining, Cavalcade, A Study in Scarlet, Charlie Chan's Greatest Case, Let's Talk It Over, Becky Sharp, Partners of the Plains kaj Captain Fury.

En 1933 John havis amaferon kun la aktorino Alice White. Ŝi akuzis, ke li tiom forte batis ŝin, ke ŝi bezonas estetikan operacion. Por venĝiĝi Alice kaj ŝia ekskoramiko Sy Bartlett dungis du virojn por bati Warburton'on. Spite la okazaĵojn, neniu iam estis arestita.[1]

Li ne aktoris de la komenco de la Dua Mondmilito ĝis kiam Usono eniris la konflikton. En la dua parto de 1940-aj jaroj li partoprenis filmojn kiel Marriage Is a Private Affair, Nothing But Trouble (de Stan Laurel kaj Oliver Hardy), The Valley of Decision, Confidential Agent, Saratoga Trunk, Tarzan and the Huntress kaj Living in a Big Way.

Li daŭris sian karieron en 1950-aj jaroj per filmoj kiel Bronco Buster, City Beneath the Sea, East of Sumatra kaj The Royal African Rifles. En tiu jaroj li komencis aktori en televidserioj per The George Burns and Gracie Allen Show.

Dum 1960-aj jaroj li partoprenis per malgrandaj roloj en televidserioj Gunsmoke kaj The Wild Wild West inter aliaj, krom en filmoj kiel King Rat, Funny Girl kaj Assault on a Queen. Li finis sian karieron en 1970-aj jaroj per televidserio Search kaj filmo Nighthawks (1978).

Referencoj[redakti | redakti fonton]