Jokano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jokano

Jokano[1][2] (japane: 羊羹, ようかん, yōkan) estas dolĉaĵo el la japana kuirarto. Jokano estas farata el agaragaro (nomata kanten en la japana) kaj anno (sukero kaj muelitaj azuki-faboj).

La ingrediencoj estas miksitaj kun akvo, varmigitaj, verŝitaj en formon, kie la pasto malmoliĝos. Plej ofte oni distranĉas ĝin al ortangulaj pecoj.

Ĉar jokano estas sufiĉe longe konservebla, ĝi estas ŝatata donaco.

Historio

Tiu dolĉaĵo aperis dum la epoko de Edo, kiam sukero pli kaj pli disvastiĝis en Japanio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)
  2. Esperanto-Japana Vortaro (JEI, 2006)