Jon Cryer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jon Cryer
JonCryerHWOFSept2011.jpg
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1965 (1965-04-16) (54-jara)
en Novjorko, Nov-Jorkio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto • The Bronx High School of Science
Familio
Patro David Cryer
Patrino Gretchen Cryer
Edz(in)o Lisa Joyner
Profesio
Profesio aktoroverkisto • scenaristo • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro • produktoro • teatra aktoro
Information icon.svg
vdr

Jonathan Niven "Jon" Cryer (n. en Novjorko, 16-an de aprilo 1965) estas usona aktoro, reĝisoro, scen-verkisto kaj produktoro. Li estas plej konata pro sia rolo kiel Alan Harper en la televida serio, sitkomo Two and a Half Men.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Cryer kaj Lisa Joyner en septembro 2011

Kiam Cryer aĝis 12 jarojn, li decidis por aktorado. Li vizitis kiel junulo la Stagedoor Manor Performing Arts Training Center dum someroj, en 1983 finstudis en la Bronx High School of Science. Poste li studis en la Royal Academy of Dramatic Art, Londono. Sian unuan ĉefrolon li ludis en filmo 1984 kun Demi Moore. Li poste ludis en diversaj komedioj, sitkomoj, lia trarompo (unua sukcesego), mond-konateco alvenis kun la televida serio Two and a Half Men (Du viroj kaj duono) ekde 2003. La rolo Alan Jerome Harper alportis por li tri nomumojn por Emmy en jaroj 2006-2008. En 2009 li ricevis Emmy kiel plej bona ne-ĉefrolanto en komedi-serio. Li havis enspezon de po 550 000 usonaj dolaroj por epizodo. La serio finiĝis en februaro 2015 post 262 epizodoj.

Cryer en 1999 geedziĝis kun brita aktorino Sarah Trigger, kun kiu li havas komunan filon, Charlie Austin. Ili divorcis en 2004 kaj li geedziĝis en 2007 kun Lisa Joyner, kun kiu li adoptis filinon.