Jonas Hämmerle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jonas Hämmerle
Jonas Hämmerle en 2009
Jonas Hämmerle en 2009
Persona informo
Jonas Hämmerle
Naskiĝo la  4-an de januaro 1998(nun 1998-01-04) (26‑jara)
en en Ditzingen-Heimerdingen, Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jonas Hämmerle (naskiĝis la  4-an de januaro 1998(nun 1998-01-04) en Ditzingen-Heimerdingen, Germanio, do nun 26-jaraĝa) estas germana infana aktoro.


Biografio[redakti | redakti fonton]

Jonas Hämmerle komencis sian filman karieron per reklamaj filmoj en 2007. En oktobro 2007 li havis sian unuan malĉefan rolon en televida filmo, en la produktaĵo Vater aus Liebe de la germanlingva televida kanalo ARD. En printempo 2008 sekvis aktorado por la fantasta porinfana kineja filmo Das Morphus-Geheimnis: en tiu filmo li havis la ĉefrolon de la timida muziklernejano Nicki, kiu dum la vintra ferio hazarde trovas nefinitan komponaĵon de Ludwig van Beethoven, kiu profunde dormigas la aŭskultantaron. La filmo Das Morphus-Geheimnis kineje spekteblis ekde la 22-a de januaro 2009.[1]

Jonas Hämmerle en prezento de la filmo Wickie und die starken Männer

Pli vaste li konatiĝis finde de julio 2008, kiam la germana komediisto kaj reĝisoro Michael „Bully“ Herbigal la tiam 10-jaraĝa knabo donis la rolon de la timida kaj malforta, sed inteligenta kaj inventema vikinga knabo Vicke Viking (germanlingve "Wickie") en la ne-animacia kineja filmo Wickie und die starken Männer. En septembro publikiĝis la daŭriga kineja filmo Wickie auf großer Fahrt, en kiu Jonas same havis la ĉefrolon. Kaj por la jaro 2012 planatas la produktado de tria kineja filmo el la serio - ĝi nomiĝu Wickie und der große Wettkampf, do "Vike kaj la granda konkuro", kaj ankaŭ en ĝi ĉefrolas Jonas.

Li havas tri pli aĝajn gefratojn kaj krom diversaj sportaj hobioj praktikas ludi violonĉelon.

Jonas Hämmerle kun la aktoro kaj komediisto Michael Herbig en 2009


Listo de filmoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]