Jonathan Pereira
Jonathan Pereira (1804-1853) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de la farmakologo Jonathan Pereira.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de majo 1804 en Shoreditch, Londono, Anglio | ||||
Morto | 20-an de januaro 1853 en Londono, Anglio | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Londono Linea Societo de Londono Reĝa Societo de Londono | ||||
Familio | |||||
Patro | Daniel Lopes Pereira (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | farmakologo botanikisto taksonomo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jonathan Pereira estis brita farmakologo, botanikisto, taksonomo, kaj unu el la plej gravaj farmakologoj de sia epoko. Li iĝis profesoro pri farmakologio en la Universitato de Londono.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Perejra diplomiĝis kiel apotekisto en 1823 post studado ĉe la Ĝenerala Institucio de Aldersgate[1] kaj Hospitalo Sankta Bartolomeo. En 1826 li iĝis profesoro pri kemio ĉe la Royal College of Surgeons ("Reĝa Kolegio de Kirurgoj") kaj en 1832 li iĝis kuracisto en Londono, estinte nomumita profesoro pri "materia medica" kaj instruanto pri kemio ĉe la Aldersgate Medical School. En 1839 li iĝis profesoro kaj lektoro ĉe la Londono-Hospitalo, kie li ricevis la pozicion kiel helpkuracisto en 1841. Jonathan Perejra faris la enkondukajn prelegojn pri Materia Medica en 1842 ĉe la Farmacia Societo kaj unu jaron poste li estis nomumita Profesoro pri Materia Medica de ĉi tiu institucio, ekzamenante la temon en la Lernejo de Apoteko de la Universitato de Londono.
Lia studotemo estis la antaŭaĵo de farmakologio kaj li publikigis serion de esplorartikoloj pri plantmedikamentoj. Perejra poste eksiĝis en 1852, pro rezulto de disputo inter la Konsilio de la Farmacia Societo sekvanta la kontraŭleĝajn publikaĵojn de sia prelegmaterialo. Post tiu okazaĵo alia instruisto en materia medicina ne estis nomumita, anstataŭe Robert Bentley (1821-1893), kiu estis profesoro pri botaniko tiutempe, estis invitita kombini la prelegojn kun liaj botanikprelegoj.
La Materia Medica de Perejra
[redakti | redakti fonton]Lia intereso en la areo de krudaj medikamentoj komenciĝis kiam li ekkomprenis ke malmulto estis konata ĉirkaŭ tiuj importitaĵoj en Britio. Post jaroj da esplorado li akiris ampleksan scion pri la historio de origino, morfologio kaj histologio de krudaj medikamentoj kie li poste estis nomumita profesoro pri materia medicina ĉe la Londona Hospitalo. Lia libro pri Materia Medica estis la unua granda angla laboro pri Farmakologio kaj li estis plej elstara en la konado kaj uzo de medikamentoj sur scienca bazo.
Dum unu el siaj unuaj prelegoj okazigitaj ĉe la Lernejo de Apoteko li parolis pri medicina materialo konsistanta el tri partoj: (1) farmakognozio[2], farmakologio, farmakopatio[3] aŭ la historio de simplaj medikamentoj; (2) apoteko, kaj (3) farmakodinamiko[4]. Estis ĉi tie ke li rilatis al la studo de krudaj medikamentoj sub la nomo farmakognozio anstataŭe de materia medica kaj tio ŝajne estis la unua fojo en kiu ĝi estis uzita, kiam fakte ĝi estis lanĉita fare de Christianus Aenotheus Seydler en 1815[5]. Pasis multaj jaroj ĝis la esprimo estis oficiale uzita kiel la nomo de la lernobjekto instruita al la farmaciaj studentoj.
Studentoj de Farmacio studintaj por siaj plej gravaj ekzamenoj ricevis la ŝancon ekzameni la medikamentojn plej detale, same kiel estis enkondukitaj al la mikroskopo kiel alia metodo por la ekzameno de medikamentoj en sia pulvora formo kiel ekzemple la amelo, kun la escepto de vegetaĵaj medikamentoj. Kvankam ili ne estis ekzamenitaj rilate al la aŭtenteco kaj kvalito, Perejra instigis siajn studentojn esplori la aŭtentecon kaj kvaliton de la medikamentoj, kialo ke li faris multe da esplorado tiutempe. Ĉi tio estis konsiderata grava parto de la rolo de apotekistoj kiel Jacob Bell (1810-1859) atentigis, ke "la reputacio de apoteko dependas de farmaciistoj havantaj ĉi tiun kompetentecon".
Perejra estis nomita Membro de la Reĝa Societo de Londono en majo 1838-a. Du jarojn poste li ricevis la gradon kiel M.D. ("Doktoro pri Medicino") "honoris causa" de la Universitato de Erlangen. Memore al li marmorbusto estis starigita en la Londona Hospitalo kaj la Farmacia Societo fondis la Perejra Medalon kaj stipendiofondaĵon kun lia nomo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- A General Table of Atomic Numbers with an Introduction to the Atomic Theory, Londono, 1824;
- Selecta e Præscriptis Londono, 1824
- Manual for Medical Students, 1826;
- "Elements of Materia Medica and Therapeutics" 1839
- A Treatise on Food and Diet, 1843, germana traduko publikigita en Bonn en 1845.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Robert Bentley (1821-1893) angla botanikisto
- Daniel Hanbury (1825-1875) brita botanikisto
- Rudolf Buchheim (1820-1879)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĝenerala Institucio de Aldersgate estis Londona asocio kiu disponigis ambulatoripacientan terapion kaj hejman viziton por malsanaj plenkreskuloj kaj infanoj.
- ↑ Farmakognozio estas la branĉo de scio koncernita kun medikamentoj akiritaj de plantoj aŭ aliaj naturaj fontoj.
- ↑ Farmakopatio estas dokumento priskribanta kemiaĵojn, medikamentojn kaj aliajn substancojn kaj kiel ili estas uzataj kiel medikamentoj.
- ↑ Farmakodinamiko estas la branĉo de farmakologio koncernita kun la efikoj de drogoj kaj la mekanismo de ilia ago.
- ↑ American Herbal Pharmacopoeia