Jordana Rift-Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Satelita bildo de 2003 de la regiono montranta la Jordanan Valon.

La Jordana Rift-Valo, plej ofte nur Jordana Valo (en hebrea בִּקְעָת הַיַרְדֵּן, Bik'at HaYarden, arabe الغور Al-GhorAl-Ghawr), kiel parto de la nomata Siri-Afrika Depresio, estas longa depresio inter la landoj Israelo, Jordanio, kaj Palestino. Tiu geografia regiono inkludas la tutan longon de la rivero Jordano – el ties fontoj, tra la Hula Valo, la masivo Korazim, la maro de Galileo, la malsupra Jordana valo, la tuta vojo al la Morta Maro, nome la plej malalta terareo de la Tero – kaj poste pluas tra la Arabaha depresio, la Golfo de Akabo kies bordojn ĝi enhavas, ĝis finfine ĝi atingas la akvojn de la Ruĝa Maro ĉe la Markolo Tiran.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 32° 19′ 02″ N 35° 34′ 12″ O / 32.31722 °N, 35.57000 °O / 32.31722; 35.57000 (mapo)