Jordania Universitato de Scienco kaj Teknologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jordania Universitato de Scienco kaj Teknologio
publika universitato • inĝeniera lernejo • medicina lernejo
Informoj
fondodato 1986
Situo
Geografia situo 32° 28′ 44″ N, 35° 59′ 6″ O (mapo)32.478935.985Koordinatoj: 32° 28′ 44″ N, 35° 59′ 6″ O (mapo)
lando Jordanio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Unuiĝo de Mediteraneaj Universitatoj vd
filiita al
Internacia Asocio de Universitatoj vd
Jordania Universitato de Scienco kaj Teknologio (Jordanio)
Jordania Universitato de Scienco kaj Teknologio (Jordanio)
DEC
Jordania Universitato de Scienco kaj Teknologio
Jordania Universitato de Scienco kaj Teknologio
Map
Jordania Universitato de Scienco kaj Teknologio
vdr

La Jordania Universitato de Scienco kaj Teknologio (arabe جامعة العلوم والتكنولوجي الأرودنية, Jami'at Al-Ulum wa Al-Tiknolojia Al-Urdunia; angle Jordan University of Science and Technology ; ankaŭ konata akronime kiel JUST) estas ĝenerala, ŝtata universitato, situanta en la antaŭurbo de la grandurbo de Irbid, en la Ar-Ramatha areo, en la nordo de la Reĝlando de Jordanio [1]. Ĉi tiu universitato kaj la Universitato de Jordanio estas la du elstaraj institucioj por supera edukado kaj Inĝenierarto kaj medicina studoj en la Reĝlando de Jordanio [2]. La universitato havas pli ol 20,000 bakalaŭrajn studentojn, kaj pli ol 1,500 diplomiĝaj studentoj. La universitato havas 11 fakultatojn ofertantajn 52 bakalaŭrajn studtrakojn kaj 95 postbakalaŭrajn kursojn [3].

Historio[redakti | redakti fonton]

La universitata akvorezervujo kiel vidita kun la Inĝenieristika komplekso en la fono.

La Jordania Universitato de Scienco kaj Teknologio estis fondita en 1986. La nukleo de ĝia establado estis formita fare de kvin lernejoj de Universitato Jarmuk: fakultato de Medicino, fakultato de Dentokuracado, fakultato de Farmacio, fakultato de Flegado, kaj fakultato de Inĝenieristiko. Tra la jaroj, fakultato de Sciencoj kaj Artoj, fakultato de Aplikataj Medicinaj Sciencoj, fakultato de Veterinara medicino, fakultato de Komputiloj kaj Informa teknologio, kaj fakultato de Agrikulturo estis aldonitaj al tiuj fakultatoj.

Kampuso[redakti | redakti fonton]

La kampuso de la Jordania Universitato de Scienco kaj Teknologio situas ĉirkaŭ 20 km oriente de la urbo Irbid, en norda Jordanio, kaj havas areon de ĉirkaŭ 11 kvadrataj kilometroj. La kampuso havas instruajn konstruaĵojn, bibliotekon, same kiel sportinstalaĵojn inkluzive de futbala stadiono kun 7,000 sidlokoj. La kampuso ankaŭ gastigas la Universitathospitalo nomita laŭ reĝo Abdullah (King Abdullah University Hospital) kun 638 litpacientoj.

La universitata kampuso estas dividita en du: la konstruaĵo de medicina fakultato kaj la konstruaĵo de inĝenieraj fakultatoj. Biblioteko funkcias en ĉiu el la du konstruaĵoj. La biblioteko en fakultato de Medicino-konstruaĵo enhavas 115,000 librojn same kiel multajn periodaĵojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Facts and Highlights. Alirita 2021-08-06.
  2. About JUST. Alirita 24 November 2016.
  3. Just annual report 2018 (5 August 2021). Alirita 5 August 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]