Jorg De Mulder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jorg De Mulder
Persona informo
Naskiĝo la 5-an de junio 1974(nun 1974-06-05) (45‑jara)
Lingvoj Esperanto
Nacieco flandro
Ŝtataneco Belgio
Profesio
Profesio esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj FLEJA
TEJO
Information icon.svg
vdr

Jorg De Mulder - naskiĝis la 5-an de junio 1974(nun 1974-06-05), do nun 45-jara - estas flandra tradukisto kaj esperantisto. Tuj post esperantistiĝo en 1991, do en sia 17-a vivjaro, li iĝis aktivulo kaj baldaŭ estrarano de Flandra Esperantista Junulara Asocio, la landa sekcio de TEJO en Flandrio, la nederlandlingva parto de Belgio, kaj plurajn jarojn estis prezidanto de FLEJA. Aldone inter alie li de 1995 ĝis 1997 estis vicprezidanto kaj estrarano pri landa agado de TEJO. Post studo de la germana, rusa kaj ĉina lingvoj en la instituto de tradukistoj kaj interpretistoj de Antverpeno, li nun laboras kiel tradukisto. En internaciaj rondoj, li ade substrekis ke en lia nomo laŭ kutimo de Flandrio la nomero "De" skribendas majuskle, dum en Nederlando ĝi kutime skribiĝas minuskle.

En 1998 li estis la redaktoro de la rubriko Noticoj en Monato[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/01, paĝo 3: Enkonduko verkita de Stefan Maul.