Jorge Carlos Mosonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jorge Carlos Mosonyi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1947 (1947-02-07)
Morto 26-an de aŭgusto 2009 (2009-08-26) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco VenezueloHungario
Familio
Frat(in)o Esteban Emilio Mosonyi
Okupo
Okupo antropologo • esperantisto
vdr

Jorge Carlos MOSONYI (naskiĝis en Hungario je la 7-a de februaro 1947, mortis la 26-an de aŭgusto 2009 en Venezuelo) estis venezuela esperantisto.

Li transloĝiĝis al Venezuelo kiel infaneto. Li memlernis esperanton en 1973 kaj de tiam li estis membro de Venezuela Esperanto-Asocio. Li partoprenis plurfoje en prelegoj pri Esperanto kaj estis multfoje prezidanto de VEA, ankaŭ ĝis sia morto en 2009.

Ankaŭ estis kiel lia frato (Esteban Emilio Mosonyi) profesoro de la Centra Universitato de Venezuelo (Universidad Central de Venezuela). Li tradukis multajn fabelojn de indiĝenaj venezuelaj popoloj kaj laboris dum multaj jaroj pri indiĝenaj lingvoj en Venezuelo.

Je la 26-a de aŭgusto 2009, je la 10-a posttagmeze Mosonyi mortis pro motorciklobato kaj lasis Venezuelan Esperanto-Asocion sen prezidanto kaj ĉefkorektisto de Venezuela Stelo. Ĝuste en la sama monato la publika eldonejo El Perro y la Rana donis al li, kiel prezidanto de la Asocio, parton de la eldono de "elektitaj verkaĵoj de Simon Bolivar", tiu kolekto estas la unua libro dulingva kun tekstoj de la "Liberiginto de Venezuelo". Tiu libro estis farita de Jorge Mosonyi, Andres Turrisi kaj Esteban Emilio Mosonyi.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  • Liba kaj Floreal Gabalda, "Kroniko de Venezuela Esperanto-Asocio". Karakaso, 70-a Datreveno de la Fondiĝo de la Asocio kaj la Unua Venezuela Esperantista Rekontiĝo en la jaro 1982-a. Metia libro farita mane per Floreal kaj Liba Gabalda, poste donacita al Venezuela Esperanto-Asocio.