Jorge Rojas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge Rojas
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1911 (1911-11-11)
en Bojakao
Morto 12-an de majo 1995 (1995-05-12) (83-jaraĝa)
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Profesio
Okupo verkistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jorge Enrique ROJAS Castro (Santa Rosa de Viterbo, 20a de novembro 1911 - Bogoto, 12a de majo 1995) estis kolombia verkisto, poeto, advokato kaj eldonisto.

Li estis fondinto de la grupo Piedra y cielo (ŝtono kaj ĉielo, 1939) kaj promocianto de la publikigo de la samnomaj kajeroj. Lia unua poezia verko "La forma de su huida" (1939) sekvas influon de Juan Ramón Jiménez kaj de Pablo Neruda. Lia poezio iĝis amerikanisma, kun personisma tono en "La ciudad sumergida" (1939), "Rosa de agua" (1941), "Soledades" (1948), "La doncella de agua" — poezia teatraĵo — (1948), "Cárcel de amor" (1976). En sia lasta poemaro "Huellas" (1993), li montris konon de hispanaj klasika kaj romantika poezioj kaj revenis al preferanta temoj: dolora tempofluo, morto kaj amo, ktp.

Li estis la fondinto, en 1969, kaj unua direktoro de la Instituto Colombiano de Cultura (COLCULTURA), nuntempe Ministerio de Cultura, kaj iniciatinto de la publikigo de gravaj verkoj de kolombiaj kaj eksterlandaj aŭtoroj en malmultekostaj poŝeldonoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jorge Rojas (poeta) en la hispana Vikipedio.