Jorma Piisinen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorma Piisinen
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1960 (1960-03-01) (64-jaraĝa)
en Varkaus
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Partio Veraj Finnoj vd
Profesio
Alia nomo Remontti-Reiska vd
Okupo televida personaĵo • prezentistoaktoro • konstruisto • glacihokeisto • politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jorma Antero PIISINEN, pli bone konata per kromnomo Remontti-Reiska, estas finna fakulo pri konstruado kaj renovigo, iama televida programestro kaj nuna politikisto. Li prezentis en la finna televido programon Joka kodin asuntomarkkinat en 1993–2010. La programo estis konata kaj populara kaj do Piisinen fariĝis grava konsilanto pri konstruadaj kaj renovigaj temoj en finnlandaj publikaj eventoj. Ekde 2023 li estas parlamentano el la partio Veraj finnoj. Pli june Piisinen ludis glacihokeon en helsinkana sportklubo Helsingin Jokerit. Piisinen havas tri plenkreskajn filojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]