Josef Anton Pfaffinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Floriano-puto en Salcburgo ĉe Malnova Foirejo/Alter Markt

Josef Anton PFAFFINGER (naskiĝinta la 19-an de januaro 1684 en Laufen, mortinta la 3-an de aŭgusto 1758 en Salcburgo; intertempe legeblas ankaŭ la familinoma versio Pfäffinger) estis salcburgia skulptisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de lignoskulptisto kaj frato de or-forĝisto li estis lernoknabo en Kremsmünster. En la 1716-a jaro li venis Salcburgon kie li aktivis ĝismorte. Taksiĝis li siatempe la plej talenta kaj konata skulptisto de Salcburgio.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Sed multaj liaj verkoj kopiis aĵojn de aliaj kun varioj, ĉefe ankaŭ de la bopatro Bernhard Michael Mandl. Tipas por ili ĉiuj granda impreseco kaj viveco, teatreco kaj sentimenteco. Intertempe deplorandas la manko de originaleco. Tre malrare li variis la figuron de Johano Nepomuka, kiaj oftas ĉe pontoj. Salcburge oni havas tiaĵojn en la urbokvartalo Mülln, alian verkon ĉe Salzach apud la konvento de la mizerikordaj aŭgustenaninoj, ĉe la ponto trans Glanbach en la urbokvartalo Maxglan, apud la lageto Leopoldskroner Weiher apud Palaco Leopoldskron, krome en Sankt Jakob am Thurn (Puch) kaj en Oberndorf ĉe la piedo de la kalvaria ŝtuparo de Maria Bühel kontraŭe al Eŭropo Ponteto/Europasteg (inter Laufen kaj Oberndorf). La tie surmonta grupo de la tri krucumitoj ankaŭ tre verŝajne estas kreita de li.

La neptuna grupo ĉe la ĉevallavejo de la salcburga Kapitula Placo/Kapitelplatz fariĝis de li laŭ planoj de Georg Raphael Donner. La supre menciita nepomuka statuo je Leopoldskron kaj la Petra Puto apud la porpastra seminario de Salcburgo imitas la mandel-an statuon de Filippo Benizi.

Por la portalo de la Sebastiano-kirko iel baptopatris Franz Anton Danreiter. Aliaj gravaj verkoj de Pfaffinger estas la Floriano de la puto ĉe la salcburga Malnova Foirejo/Alter Markt kaj multaj figuroj de kalvariaj kapeloj je Kapucena Monto survoje al la kapucena monaĥejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]